Rokytno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rokytno

Humilejo apud Rokytno
Humilejo apud Rokytno

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1436 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 533 22
Retpaĝaro http://www.rokytno.cz/index0.php
Demografio
Loĝantaro 826  (01.01.2012)
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 15° 54′ O50.10305555555615.895277777778Koordinatoj: 50° 6′ N, 15° 54′ O
Alto m
Rokytno (Ĉeĥio)
DEC
Rokytno
Situo de Rokytno
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Rokytno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Pardubice, 10 km okcidente de la urbo Holice.

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Rokytno
  • Bohumileč - kiam la vilaĝo estis fondita ne estas konate. Komence de la 15-a jarcento ĝi apartenis al monaĥejo de Opatovice, post detruo de la klostro en husanaj militoj la vilaĝo transiris al la grandbieno Pardubice. Trans la vilaĝo kondukis veturigista vojo kaj estis en ĝi impostejo.
  • Zástava II - la domaro Zástava ekestis en periodo de jozefinismaj reformoj sur grundoj de samnoma terkulturisto Zástava.
  • Drahoš estas vilaĝo fondita dum regado de imperiestro Jozefo la 2-a kiel kolonio de germanaj terkulturistoj el Silezio.

Enhavo

Interesaĵo [redakti]

En 19-a jarcento, okaze de disveturigado de teramaso "Na kopci" estis trovita akvomalilo, vazo por lavi manojn dum manĝado, devenanta el la 13-a jarcento. La memorindaĵo estas deponita en regiona muzeo en Pardubice.

Naturo [redakti]

Proksime ĉe Rokytno estas naturrezervejo Přesypy u Rokytna (Sabloamasoj ĉe Rokytno) surkreskinta per pinarbaro. Areo de la rezervejo estas 7,19 ha, ĝia kresto estas ĉirkaŭ 250 m longa kaj 15 m alta. Proklamita la rezervejo estis en la jaro 1982. El kreskaĵspecioj ligitaj al blovataj sabloj troviĝas ĉi tie Sabla spergulo (Spergula morisonii), Ledfolia peŭcedano (Peucedanum oreoselinum) kaj Kaluna eriko (Calluna vulgaris).

El psamofila entomofaŭno, insektoj vivantaj en sedimentoj, vivas ĉi tie rara Duna mirmelono (Myrmeleon bore), Hibrida cicindelo (Cicindela hybrida), Arbara cicindelo (Cicindela sylvatica) k.a. Aperas ĉi tie tipaj specioj de birdoj - Ringokolombo (Columba palumbus), Verda pego (Picus viridis), Granda buntpego (Dendrocopos major), Eŭropa sito (Sitta europaea), Arbarfringo (Fringilla coelebs) k.a.

Bibliografio [redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj [redakti]