Sádek (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sádek
Sádek
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sádek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Rivero Černý potok
Situo Sádek
 - alteco 543 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 01″ N 16° 12′ 39″ O / 49.70028 °N, 16.21083 °O / 49.70028; 16.21083 (mapo)
Areo 9,9 km² (990 ha)
Loĝantaro 575 (2023)
Denseco 58,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578720
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sádek (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecsadek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sádek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 3 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 575 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri vilaĝo Sádek estas el la jaro 1463 kaj ĝi temas pri testamento de vilaĝano de Sádek nomita Barthoň. La dokumento estas deponita en muzeo de Polička. Ekesto de la vilaĝo tamen estis verŝajne pli frua, ligita kun fondo de la urbo Polička de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265. Ĝia nomo estas derivita de fiŝbasenoj (ĉeĥe "sádka"), en kiuj estis kaptitaj fiŝoj deponataj antaŭ konsumado. En areo de la vilaĝo Sádek kaj ĝia ĉirkaŭaĵo tiam estis 34 fiŝlagoj kaj servuta devo de la vilaĝanoj estis bredi kaj liveradi fiŝojn en la reĝan urbon Polička.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Plejsankta Triunuo estis origine konstruita kiel kapelo de Sankta Nikolao, verŝajne en la jaroj 1515 - 1516.

Nuntempa preĝejo estas baroka el la jaroj 1710 - 1713, sed la turo en okcidenta fronto estas verŝajne jam el la 17-a jarcento. La kirko estas ununava kun trilatere finita presbiterejo kun sakristio sur suda flanko kaj alkonstruaĵo sur norda flanko. Fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, okcidenta fronto estas triaksa. La navo havas platan kaseditan plafonon. La presbiterejo estas volbita barele kun segmentoj, en la sakristio estas kruca volbo, triumfa arko estas duoncirkla. La ĥorejo troviĝas sur solidaj toskanaj kolonoj, kaj estas subvolbita per krucaj volboj. Internaj vandoj estas membrigitaj per pilastraj faskoj, kiuj portas kornicon.

La altaroj estas pseŭdobarokaj el la jaroj 1893 - 1894, statuoj de Sankta Sebastiano kaj Sankta Roĥo troviĝas sur konzoloj ĉe suda enirejo. Bildo de Sankta Familio estas el la unua duono de 18-a jarcento, bonkvalita. La predikejo estas el la jaro1649 kaj havas figure pentritajn plenigaĵojn. Benkoj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. Du lignaj kandelingoj kun ornamentaj skulptaĵoj estas el la jaro 1735..

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ponto estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la 18-a jarcento kun nova bildo de la sanktulo.

Kapeleto sub la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Humilejo[redakti | redakti fonton]

La humilejo estas el la 18-a jarcento. En niĉoj estas novaj bildoj de Sankta Jozefo, Sankta Maria kaj de Plejsankta Koro de la Sinjoro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]