Tatenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tatenice
germane: Tattenitz
municipo
Tatenice - zámek.JPG
Kastelo en Tatenice en 2010
Flag of Tatenice CZ.svg
Flago
Tatenice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Tatenice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historia regiono Moravio
Fervojstacio Tatenice
 - fervojlinio n-ro 270
Memorindaĵo Tatenice kastelo
Rivero Hraniční potok
Situo Tatenice
 - alteco 344 m s. m.
 - koordinatoj 49°52′24″N 16°42′01″E  /  49.87333°N, 16.70028°O / 49.87333; 16.70028 (Tatenice)
Areo 26,83 km² (2 683 ha)
Loĝantaro 850 (01.01.2012)
Denseco 31,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 31
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581046
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tatenice
Retpaĝo: www.tatenice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Tatenice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe la ŝoseo n-ro 315 inter Lanškroun kaj Zábřeh, 10 km sudoriente de Lanškroun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba raporto pri Tatenice estas el la jaro 1267. En la jaro 1600 akiris ĝin Ladislav Velen el Žerotín kaj alligis ĝin al sia sinjorejo Moravská Třebová. Post batalo sur Blanka monto Tatenice apartenis al familiaro Lichtenštejn kaj estis alligita al la sinjorejo Zábřeh.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Malfrurenesanca kastelo en Tatenice estis konstruigita komence de la 17-a jarcento de Ladislav Velen el Žerotín, origine kvarala, post brulego en 1798 konserviĝis nur norda kaj orienta aloj. En interioro nun estas oficejoj de komunuma ofico, ceremonia salono riĉe stukita, biblioteko, salonego, saloneto kaj restoracio.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sankta Johano Baptisto devenas el la jaro 1723, estas konstruita laŭ planoj de D. Martinelli. Temas pri giganta ununava oblonga preĝejo kun kvazaŭformo de transepto, kun trilatere fermita presbiterejo, oblonga sakristio kaj antaŭĉambreto sur maldekstra flanko kaj kun prisma turo 50 m alta elstaranta per rizalito el okcidenta fronto, kun bulba tegmento kaj kun du sonoriloj interne. Sur la tegmento estas ankoraŭ sanktusturo. Ĉiuj fasadoj estas membrigitaj per grandaj lizenaj kadroj, fenestroj estas oblongaj kun lizenoj, duoncirkle finitaj

La presbiterejo kaj la navo estas barele volbitaj kun segmentoj, duoblaj pilastroj kun kompozitaj kapetoj portas partojn de surkolonaĵo. En sakristio estas barela volbo kun segmentoj kaj super ĝi oratorio malfermita en presbiterejon per du arkaĵoj. La ĥorejo estas malfermita per tri arkaĵoj, subvolbita per tri kampoj de kruca kresteta volbo. En la navon estas el ambaŭ flankoj po unu enirejo finita per segmento. Sur volboj de navo kaj presbiterejo estas freskoj kun scenoj el vivo de Sankta Johano Baptisto, Kristo, Virgulino Maria kaj Sankta Johano Nepomuka, kreitaj en la jaroj 1763 - 1765 de J. T. Supper.

Ekipaĵo estas ege kvalita. La baroka ĉefaltaro el dudekaj jaroj de 18-a jarcento estas riĉe skulptita kun statuoj de Sankta Petro, Sankta Paŭlo, de Nemakulita, anĝeloj, bildo de Sankta Johano Baptisto el sesdekaj jaroj de 18-a jarcento el viena rondo, flanka altaro de Sankta Johano Nepomuka, ankaŭ riĉe skulptita, kun statuo de Sankta Johano Nepomuka, en niĉoj Sankta Blazo kaj Sankta Valentiniano, flanka altaro de Demeto el la Kruco, ankaŭ riĉe skulptita, kun statuaro, en niĉoj statuoj de Sankta Josefo kaj Dolorplena Sankta Maria. La predikejo estas el 1750 - 1760, ligna klasikisma baptujo el tempo ĉirkaŭ 1800, orgeno kun iluzia fresko kaj kvar trumpetantaj anĝeloj, pontifika brakseĝo kun du taburetoj, lignoskulptitaj benkoj el dudekaj jaroj de 18-a jarcento, du konfesejoj sub la ĥorejo, statuaro de Kalvario en presbiterejo, bildo de Sankta Roĥo de J. T. Supper ktp.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun barilmuro sur orienta flanko, pseŭdogotika kun pordego ekipita per duoncirkla enirejo, voluta superkonstruaĵo kaj fendita frontono. Antaŭ la pordego estas enira ŝtuparo. Sur okcidenta flanko estas glata duoncirkla pordego kun duoncirkla enveturejo. Apud la preĝejo estas tombeja kapelo de Sankta Maria Protektantino, baroka el la 18-a jarcento, kvadrata kun duoncirkle fermita presbiterejo. Surplafonaj freskoj de Ĝenerala juĝo estas de J. T. Supper. La ĉefaltaro estas riĉe skulptita. En malalta alkonstruaĵo en niĉo estas statuoj de Kristo kaj tri dormantaj apostoloj en Olivmonto.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

En la paroĥestrejo estas malfrugotika elstara Madono el tempo post la duono de 15-a jarcento, supozeble el la proksima monaĥejo de Krono de Sankta Maria, malfrugotika Madono el tempo ĉirkaŭ 1500, statuo Ecce homo el la 18-a jarcento, statuo de Sankta Josefo kun Jesuo el la dua duono de 18-a jarcento, novgotika altaro de Sankta Familio el la dua duono de 19-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ la okcidenta pordego de la tombejo Sankta Johano Nepomuka kaj Dipatrino el tempo ĉirkaŭ 1800, polikromitaj sur prismaj sokloj kun reliefoj,
  • apud la kastelo sur baroka soklo kun flankaj volutoj kaj reliefo de ĵeto de la sanktulo en Vultavon,
  • Kalvario apud la n-ro 33 el la jaro 1801,
  • Sankta Roĥo el 1805,
  • kvar ŝtonaj krucoj malantaŭ la vilaĝo el la unua duono de la 19-a jarcento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.