Verměřovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Verměřovice
municipo
[[Dosiero: |256px|none| |]]
Flag of Vermerovice CZ.svg
Flago
Verměřovice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Verměřovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Jablonné nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Verměřovice
 - alteco 384 m s. m.
 - koordinatoj 50°00′25″N 16°33′44″E  /  50.00694°N, 16.56222°O / 50.00694; 16.56222 (Verměřovice)
Areo 5,98 km² (598 ha)
Loĝantaro 716 (01.01.2012)
Denseco 119,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581119
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Verměřovice
Retpaĝo: www.vermerovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Verměřovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 5 km sudokcidente de urbo Jablonné nad Orlicí kaj 5 km sudoriente de urbo Letohrad.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Verměřovice ekestis fine de la 13-a kaj komence de 14-a jarcentoj, parto sur maldekstra flanko de Tichá Orlice per koloniigo de sinjoroj el Drnholec kiu apartenis al la sinjorejo Lanšperk kaj parto ĉe la dekstra rivera bordo ekestis pli malfrue per koloniigo de la sinjorejo Žamberk. Parto de Lanšperk estas atestita jam en la jaro 1304, kiam reĝo Venceslao la 2-a donacis ĝin al la monaĥejo Zbraslav. Fine de la 15-a jarcento ĝi fariĝis parto de bienego Orlice de Straĥotoj el Kralovice. Parto de Žamberk estis unue rememorata nur en la jaro 1553. En 1568 ĝi fariĝis parto de la sinjorejo Kyšperk kaj en la jaro 1650 familiaro Vitanovský el Vlčice al ĝi alligis ankaŭ parton de sinjorejo Lanšperk. De tiam la vilaĝo estis parto de la sinjorejo Kyšperk ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Pseŭdostila preĝejo de Sankta Johano Baptisto estis konstruita en la jaro 1900 sur loko pli malnova kapelo. Ĝi estas ununava oblonga kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun turo en la okcidenta fronto. La navo estas platplafona, la pastrejo estas volbita per konĥo. La ekipaĵo estas pseŭdorenesanca. Sur altaro estas bildo de Sankta Johano Baptisto de L. Mühl, sur flankoj statuoj de Sankta Joaĥimo kaj Sankta Anna el la jaroj 1660 - 1670. Malgranda bildo de Sankta Sebastiano kaj Roĥo estis kreita ĉirkaŭ la jaro 1800.

Krucoj kaj statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭ la preĝejo estas ŝtona krucifikso el la jaro 1839,
  • ĉe la n-ro 1, malantaŭ la ŝtona ponto staras metala kruco sur ŝtona soklo,
  • simila metala kruco estas ĉe la n-ro 44 en malsupra vilaĝparto,
  • sur limo de ĝardenoj al n-ro 15 kaj n-ro 19 estas rustika ŝtona kruco,
  • apud vojo al arbaro nomata "Kněžství" estas sabloŝtona statuo de Sankta Maria,
  • en limkruciĝo de katastraj distriktoj Verměřovice, Bystřec kaj Dolní Čermná staras limŝtono kun jarnumero 1866.

Memortabulo[redakti | redakti fonton]

En ekstera muro de la preĝejo estas memortabulo al loĝantoj falintaj en la unua mondmilito, malkovrita en la jaro 1928.

Ponto[redakti | redakti fonton]

Ponto trans la rivero Tichá Orlice en supra parto de Verměřovice estis konstruita en la jaro 1895 el sabloŝtonaj kvadroj. Ĝi estas 29 m longa, 4 m larĝa kaj atestas pri bona kapablo de la konstruistoj.

Ripozpromenoj[redakti | redakti fonton]

En Verměřovice estas kelkaj okazoj por agrabla ripoza promenado. Ekzemple apud rivera kluzo en deklivo estas fonto de bona akvo. Ĉe ĝi estas budo, benkoj en ombro de arboj, sanktaj bildetoj kaj kapeleto. De ĉi tie oni povas ascendi ĝis verto de monteto "Hůra", de kie estas bela panoramo al Orlické hory, Suchý vrch kaj Králický Sněžník.

Alia promeno estas ĉe maldekstra bordo de Tichá Orlice laŭ flava signaro ĝis Letohrad aŭ male kontraŭ fluo de Čermenka al Podhorní muelejo kaj Dolní Čermná kaj al pilgrimejo Mariánská hora (Mariakulta monto).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.