Choltice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Choltice
germane: Choltitz
kampurbo
Zámek v Cholticích.jpg
Kastelo en Choltice
Vlajka obce Choltice.gif
Flago
Znak obce Choltice.gif
Blazono
Oficiala nomo: Choltice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Choltice kastelo
Rojo Struha
Situo Choltice
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 49°59′22″N 15°37′04″E  /  49.98944°N, 15.61778°O / 49.98944; 15.61778 (Choltice)
Areo 9,87 km² (987 ha)
Loĝantaro 1 035 (01.01.2012)
Denseco 104,86 loĝ./km²
Unua skribmencio 1285
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 61 ĝis 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575054
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Choltice
Retpaĝo: www.choltice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Choltice (legu Ĥoltjice) estas kampurbo, kiu troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 8 km sude de la urbo Přelouč sur ambaŭ flankoj de rojo Struha. En arĥivaĵoj ĝi estas unuafoje menciita en la jaro 1285, kiam ĉi tie setlis Beneš el Choltice (Beneŝ), ano de familiaro Benešidoj.

Partoj de la urbeto[redakti | redakti fonton]

Al la urbeto apartenas partoj:

  • Choltice
  • Ledec
  • Podhorky

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1300 estis en Choltice konstruita malgranda fortikaĵo, kies apenaŭajn restaĵojn oni povas ankoraŭ vidi en la kastela parko.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la urbeto estas kastelo rekonstruita en nuntempan formon en la jaroj 1670 ĝis 1678 laŭ planoj de arĥitekto Rissi de Luca el Pisa. La kastelo estis planata triala, kies tri flankojn kreu konstruaĵoj kaj la kvara flanko estu fermita per kradego. Pro manko de financaj rimedoj estis la konstruado finita kiel duala objekto en formo de la litero "L". La plej valora parto de la kastelo estas kapelo de Sankta Romedio ĉe la fino de la orienta alo, devenanta el fino de la 17-a jarcento. Ĝi estas opiniata unu el la plej belaj barokaj konstruaĵoj en Ĉeĥio. La oklatera spaco kun jonikaj pilastroj estas volbita per kupolo kun lanterno. La kapelo elstaras per ornamaĵoj, kies aŭtoroj estis konstruisto A. Nuvolone, skulptisto P. P. Vago kaj pentristo J. Steger. En la kupolo estas 16 bildoj de la statuoj el la Malnova Testamento, sur kornico estas 10 bildoj kun scenoj el la vivo de Sankta Romedio. Apartaĵo de la kapelo estas bildoj de konataj "herezuloj" Hus, Lutero, Kalvino, Jeroným el Prago kaj pluaj. Ekipaĵo estas baroka, tri altaroj estas de skulptisto de ligno J. Reiner, bildo sur la ĉefa altaro estas de J. M. Rottmayer el la jaro 1692. Pluaj bildoj estas "Virgulino Maria el Pasov", "Naskiĝo de la Sinjoro", 12 bildoj de apostoloj.

Eksteraj muroj de la kastelo estas dividitaj per toskanaj pilastroj. Sala terena eminentas per ornamenta kaj figura ornamaĵo, aparte per akanta dekoro kaj rulŝtoneta mozaiko. En parto de la kastelo estas patrujscienca muzeo.

La kastela parko[redakti | redakti fonton]

en ĉirkaŭo ŝanĝiĝas en baritan arbaron. Estas ĉi tie gigantaj platanoj, okcent jarojn aĝaj kverkoj, karpenoj kaj aliaj specioj.

Senjora domo[redakti | redakti fonton]

estas duetaĝa. Same kiel la kastelo ĝi estis konstruita fine de la 17-a jarcento. En la ĝardeno estas oklatera glorieto.

Italia domo n-ro 27[redakti | redakti fonton]

estas baroka, vicoseria domo, duetaĝa kun frontono.

Kapeleto de Sankta Johano Nepomuka[redakti | redakti fonton]

proksime de la kastelo estas el la jaro 1756.

Tombeja kapelo de Thun-Hohenŝtejnidoj[redakti | redakti fonton]

pseŭdoromanika, konstruita de Francisko Schmoranz en la jaro 1873.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

proksime de la kastelo estas kvarlatera el la jaro 1863.

Pestkolono en Choltice

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Elstaraj personoj[redakti | redakti fonton]

Josef Voltěch (Adalberto) Hellich[redakti | redakti fonton]

(1807 - 1880) pentristo kaj arkeologo. En pentrista Akademio en Prago li estis disĉiplo de la profesoro Josefo Bergler kaj profesoro Francisko Waldherr. Li okupiĝis ĉefe per figurpentrado, kreis 428 altarbildojn, 80 portretojn kaj 64 gravuraĵojn. Interalie li pentris du variaĵojn de la portreto de la verkistino Božena Němcová. Li ekŝatis arĥeologion kaj fariĝis kustodo de arĥeologia kolekto de Nacia Muzeo en Prago.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]