Kalvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano KALVINO
Johano KALVINO
Fondinto de Kalvinismo
Naskiĝo 10-an de julio 1509
en Noyon, Pikardio, Francio
Morto 27-an de majo 1564
en Ĝenevo, Svislando
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano KALVINO (france Jean Calvin, naskita kiel Jehan Cauvin la 10-an de julio 1509 — m. la 27-an de majo 1564) estis influa franca teologo kaj pastoro dum la Protestantisma Reformacio. Li multe kontribuis al la disvolviĝo de nova kristana teologia sistemo poste nomita kalvinismo. Kalvino unue laboris kiel humanista juristo, antaŭ ol rompi kun la Romkatolika Eklezio ĉirkaŭ la jaro 1530. Kiam komenciĝis la persekutado de protestantoj en Francio, Kalvino fuĝis al Bazelo (Svislando), kie li en 1536 publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko Instruoj de Kristana Religio.

En la sama jaro, Kalvinon invitis Guillaume Farel por helpi al la eklezia reformado en Ĝenevo. La urba konsilantaro kontraŭis la akcepton de la ideoj de Kalvino kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de Martin Bucer, Kalvino sekve iris al Strasburgo, kie li fariĝis pastoro de eklezio de francaj rifuĝintoj. Li daŭre subtenis la reformacian movadon de Ĝenevo, kien li estis denove invitita por gvidi ĝin. Post sia reveno al Ĝenevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj liturgio, malgraŭ la kontraŭstaro de pluraj potencaj familioj de Ĝenevo, kiuj provis malgravigi lian aŭtoritaton. Dum tiu periodo ankaŭ alvenis al Ĝenevo Miguel Servet, hispano famiĝinta pro sia hereza doktrino. Li estis denuncita de Kalvino kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la senĉesa alveno de novaj rifuĝintoj favoraj al Kalvino, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontraŭuloj de Kalvino devis forlasi Ĝenevon. Johano Kalvino dediĉis la finon de sia vivo al la disvolviĝo de la Reformacio, en Ĝenevo sed ankaŭ tra la tuta Eŭropo.

Kalvino estis senlaca polemika kaj apologeta verkisto, kiu kaŭzis multajn teoriajn debatojn. Li ankaŭ interŝanĝis amikajn kaj subtenajn leterojn kun multaj reformistoj, inkluzive de Philipp Melanchthon kaj Heinrich Bullinger. Krom la Institutojn, li verkis komentarojn pri plejmultaj libroj de la Biblio, sed ankaŭ teologiajn eseojn kaj konfesajn dokumentojn. Li cetere proponis predikojn en Ĝenevo tutsemajne. Kalvinon forte influis la verkoj de Aŭgusteno de Hipono, kiuj interalie inspiris al li la doktrinon de antaŭdestinismo kaj la plenan suverenecon de Dio rilate al savo.

La verkoj kaj predikoj de Kalvino rekte naskis la branĉon de teologio, kiu nun havas lian nomon. Presbiterianoj kaj aliaj Reformitaj Eklezioj, kiuj ĝis hodiaŭ rigardas Kalvinon kiel ĉefan influon de siaj kredoj, disvolviĝis tra la tuta mondo. La ideoj de Kalvino konsiderinde influis gravajn religiulojn kaj tutajn religiajn movadojn, inkluzive de puritanismo. Pluraj historiistoj eĉ sugestis, ke kalvinismo kontribuis al la naskiĝo de kapitalismo, individuismo kaj moderna demokratio en Okcidento.

Kalvinisma teologio[redakti | redakti fonton]

Same kiel Lutero, Kalvino kredis je:

Kalvino interpretis la Biblion por si mem, kvankam li kredis je la Kredo Nicea kaj estis influita de Aŭgusteno kaj aliaj fruaj patroj de la Eklezio;

Malsame ol Lutero, Kalvino kredas je severa formo de antaŭdestinismo: kie Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo, Kalvino kredis en duobla antaŭdestinismo. La unuobla diras, ke Dio, antaŭ la fondo de la mondo, elektis la savotojn kaj poste savas ilin sole per sia senmerita graco; nenia homa ago povas ŝanĝi la antaŭdecidon de Dio. La graco de Dio instigas fidon en la elektito. Sed duobla antaŭdestinismo, en kiu kredis Kalvino, plue diras ke Dio, per elektado de la savotoj, implice kaj konscie elektis la damnotajn, kaj ke ankaŭ la falo de Adamo estis antaŭvolita de Dio.

Kie katolika penso diras, ke Dio estas ĉioscia, sed homo posedas libervolon, Kalvino diras, ke Dio estas ĉioscia, ĉar lia volo sole estas libera kaj ĉiopova. Laŭ Kalvino, la libervolo de homo kontraŭdirus la ĉiopovecon de Dio.

Tia duobla antaŭdestinismo ŝajnas maljusta al la homa okulo, sed efektive estas justa (kvankam super nia malforta homa scio kaj kompreno), ĉar Dio ne povas esti maljusta. Kiel en la libro de Ijob.

Notu: Lia penso pri antaŭdestinismo estas tre subtila, tial nur simpla klarigo povas aperi ĉi tie.

Merito: Ni ĉiuj meritas punon, la koleron de Dio, inferon, ĉar ni ĉiuj pekas. Ni, kiel idoj de Adamo, estas tiel pekemaj, ke ni ne povas meriti la favoron de Dio. Sed Dio, per sia kompato, donacas al iuj -- la elektitoj -- la gracon de savanta fido en Kristo, kies mortpuno repagas kaj kovras niajn pekojn. Sed tia graco ne estas rajto, ŝuldo, premio, rekompenco aŭ salajro, sed la libera, senmeritebla donaco de Dio.

Unu grava, praktika konkludo de la antaŭdestinismo de Kalvino: se Dio donas al vi la gracon por fidi en Kristo, vi estas unu el la elektitoj, tial via savo estas certa kaj neperdebla -- "unufoje savita, ĉiam savita" estas la devizo. Pro tio, monaĥismo kaj pentofarado mankas al kalvinismo, kaj eĉ virto al malriĉeco.

La elektitoj estas rekoneblaj per tri signoj:

  1. konfeso de fido
  2. kristana vivo
  3. amo de la sakramentoj

Sakramento: laŭ Kalvino, Kristo klare fondis nur du sakramentojn: bapto kaj komunio:

bapto: la rito de kristaniĝo, ĝi forlavas viajn pekojn, ne nur pekojn pasintajn sed, laŭ Kalvino, eĉ pekojn estontajn, fariĝante pentofaradon superflua. Pro la ŝablono de cirkumcido, Kalvino instruis ke eĉ beboj povas esti baptitaj. komunio: la rita manĝo de vino kaj pano, per kiu oni partoprenas en Kristo. Laŭ Kalvino, la korpo kaj sango de Kristo nek estas en la pano kaj vino de komunio fizike, kiel katolikismo kaj Lutero instruas, nek nure simbole, kiel Zvinglo kaj multe de moderna protestantismo instruas, sed spirite, kion Kalvino komprenis kiel la antikva doktrino, la doktrino ja de Aŭgusteno. La pano kaj la vino nur estas pano kaj vino, sed kiam ni prenas la panon kaj vinon kun fido, ni partoprenas en la graco de Kristo, kiun li tiam sendas al ni per la Spirito Sankta (kaj ne per la pano kaj vino mem).

Pri Diservo, Kalvino permesis kantadon de psalmoj kiel la solan formon de muziko aŭ eĉ belarto en preĝejo. Li malpermesis bildojn de sanktuloj aŭ eĉ de Kristo sur la Kruco; sed li permesis simplan krucon sen bildo de Kristo.

Kvankam Kalvino estis severa kaj purisma rilate al Lutero, li estis modera rilate al la Svislando de sia tago. Ekzemple, Kalvino kredis je la Triunuo, beba bapto kaj profesia pastraro.

Kalvinon grave influis Aŭgusteno, precipe ties penso pri antaŭdestinismo, sed la kalvinisma doktrino estas multe pli severa ol la aŭgustena (kiu diras ke homo posedas libervolon).

Unu el la studentoj de Kalvino estis Johano Knokso, kiu poste fondis presbiterianismon en Skotlando.