Sola fide

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sola fide ("sola fido" en la latina) estas grava protestanta doktrino, kiu diras, ke ni estas savita sole per fido en Jesuo Kristo. Pentofarado, bonfarado, sakramento aŭ iu ajn merito, ne sufiĉas por iri al la ĉielo post morto. Tia fido devenas de la graco de Dio. La kristano ja ankoraŭ bonfaras, sed ne por la amo de Dio, sed pro la amo de Dio.

La doktrino naskiĝis en la spirita lukto de Lutero por esti savita de Dio. En la Biblio li fine trovis la solvon al sia lukto:

Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)

La savo de Kristo, Lutero komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la koro de lia reformo kaj doktrino. Kaj do la koro de protestantismo.

Pro la doktrino, protestantismo ne havas monaĥojn aŭ pilgrimadon kaj la sakramentoj estas plejparte simbolaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.