Antaŭdestinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭdestinismo estas religia doktrino, laŭ kiu oni pridisputas la rilaton inter la komenco kaj la futuro de objektoj, homoj, la mondo kaj la vivo mem. Ties religia naturo distingas ĝin el aliaj ideoj rilate la Determinismon, la Liberan volon, kaj similajn konceptojn. Pli precize la Antaŭdestinismo koncernas la decidon de Dio krei kaj regi Kreadon kaj evoluon, ĝis punkto kie decidoj de Dio precizigas, kio estos la destino de grupoj kaj individuoj.

Duobla antaŭdestinismo estas la ideo, ke ne nur Dio elektis kelkajn savotojn, sed ankaŭ, ke li kreis kelkajn nesavotojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]