Dia providenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Providenca okulo

Dia Providenco, aŭ pli simple Providenco (en antikva greka: πρόνοια), estas teologia termino kiu indikas la suverenecon, superigardon aŭ la amplekson de la intervenaj aktivaĵoj de Dio por konservi kreaĵaron kaj helpi la homojn.

Koncepto pri Dia Providenco en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Tiu vorto nenie troviĝas en la Nova Testamento kun la kuranta signifo en la kristana kulturo (nome, kiel prizorgo de Dio por la Siaj). La unuan fojon en kiu oni renkontigas la vorton πρόνοια okazas en la Agoj 24,2: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgo...”. referencas al romia guberniestro Felikso kiu διά τής σής προνοίας (pro lia interveno). Ankaŭ en la Malnova Testamento ne troviĝas, se ne en la greklingva libro Saĝeco, kanona nur por katolikoj kaj kelkaj aliaj kristanaj eklezioj, “... sed ia providenco, ho patro, gvidas ĝin, ĉar vi donas vojojn eĉ en la maro..."(14:3); “Ĉar supozante, ke ili povas tirani sanktan nacion, senleĝaj homoj, malliberuloj de mallumo kaj katenitaj de longa nokto, kuŝis sub siaj tegmentoj, ekzilitoj el la eterna providenco” (17:2) .

Sen do uzi la specifan teologian vorton, la Malnova Testamento konas tamen la fidon je la gvido per kiu Dio protektas sian popolon. Eĉ, ankaŭ la aliaj popoloj povas esti uzataj por la plenumiĝo de Lia decidoj (vidu en Amos 9:7; Jesaja 10:5-10, 45:1; Jeremia 25:9 ktp) Apartan formon ricevas tiu koncepto en la apokalipsa literaturo de Judismo (kiel en Danielo 2:7-8). La psalmistoj laŭdas la Sinjoron kiu donacas al sia popolo (aŭ al la fideluloj de la popolo) nutraĵon, protekton kaj ĉiujn bonaĵojn materiajn kaj spiritajn. Nenikaze tiuj pensoj konstituigas teorian pripensaĵon: ili, male, fontas el la dankemo kaj laŭdo al la Sinjoro, el la fido je Dio kiu fidelemas al sia pakto kaj al siaj promesoj, el la instigo fideli al la pakto ankaŭ flanke de Israelo, nome al interligo.

En la Nova Testamento la penso pri la Dia Providenco konstituas korolarion de la instruo pri la elektiĝo kaj instigo al la konfido je la ĉiela Patro:

Dia providenco
« Tial mi diras al vi: ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, nek, kion vi surmetu »
Sankta Mateo, Biblio
Dia providenco
« Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Tial ne timu; vi valoras pli ol multaj paseroj »
Sankta Mateo, Biblio
Dia providenco
« Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj kiuj estas vokataj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn li antaŭkonas, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis, tiujn Li antaŭjustigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn li ankaŭ gloris »
Sankta Paŭlo, Letero al la Romanoj

La apokalipso de Johano estas tuta himno, kvankam tra fantaziaj imagoj, al la Dia Providenco avantaĝe al la kredantoj je Jesuo.

Dia Providenco en la antikvaj tempoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj komencaj aludoj: Jam Platono en la deka libro de la Leĝoj asertas la Dian Providencon. Tio estas konfirmita en la Dia Civito de Sankta Aŭgusteno, kvankam Aŭgusteno bedaŭras, ke liaj posteuloj postulas, ke la dia providenco ne povas ne esti ago komuna de multaj dioj, ĉar ne sufiĉus unusola Dio.

Koncepto pri Dia Providenco en la historio de Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Tipa difino estas tiu de Johano el Damasko en De Fide Orthodoxa, 2,29: “La providenco konsistas en la prizorgo agata de Dio rilate ĉion, kio eniris la ekziston. Ĝi evidentigas, krome, tiun dian volon, dank’al kiu unuopa aĵo estas direktata al ĝusta ordigo.”

La kristana doktrino konfirmas, ke la Providenco agadas ankaŭ, se ne super ĉio, tra okazaĵoj ŝajne hazardaj, sed reale ordigitaj laŭ la misteraj diaj planoj, kies lasta celo estas la bono. Tia kaŭzeco, tamen, nenimaniere estas pruvebla: ĝi povas esti rekonata nur pere de la kredago. La fido je la Providenco havas, tial, malmulte da komunaĵoj kun la prievolua teorio de la inteligenta dezajno.

Kvankam la providenco estas dia agado, foje ĝi akiras, en liturgio kaj devotaĵoj, la konotacion de persono, kiu estas identigata kun Dio mem. Sankta Jozefo Benedikto Cottolengo estis aparte devota al la Dia Providenco: li al la Dia Providenco dediĉis sian Instituton de Karitato, kiun li kreis en la konvinko, ke neniam mankus necesaĵoj por flegi malfeliĉulojn. Li asertadis, ke por li la ekzisto de la Dia Providenco estas pli certa ol tiu de la urbo Torino.

En la Katekismo de la Katolika Eklezio estas skribite, ke por kristanoj la Dia Providenco ”estas la dispozicioj, pere de kiuj Dio, kun saĝo kaj amo, enkondukas siajn kreaĵojn al ilia lasta celo (n-oj 302, 321)”. Ilin Li kondukas respektante, kaze de inteligentaj kaj liberaj kreaĵoj, ilian liberon: nome la dia ĉiopoveco kaj ĉioscieco libervole fermiĝas antaŭ la elektoj de la libera persono. Kiamaniere akordiĝas tiuj du elementoj de la Dia Providenco (dia dispozicio kaj libera elekto de la homo) restas mistero esplorebla ja jes (el kio la diversaj teologioj, sed nepenetrebla).

Teologoj facile aldonas la homan komplementon de la Dia Providenco: la libera protektado de la medio flanke de la homo, certe antaŭvidita kaj instigata ĉe la dia revelacio, kiu faras la homon la gardanto kaj prilaboranto de la Edena Ĝardeno (vidu la genezan rakonton pri la kreado).

Nur nuancoj distingas la konceptojn pri la Dia Providenco ĉe la diversaj kristanaj eklezioj. Vidu, ekzemple la Etan Katekismon de Lutero[1].

Eĉ Judismo, rilate tiun temon, nur nuance malsamas el tiu kristana[2]

Providenco en la diversaj religioj[redakti | redakti fonton]

Interesas la nuna debato inter islamaj teologoj por pli precize difini la koncepton pri Dia Providenco. Ĉar en la Korano estas forte rimarkigita la dia volo, kies dekretoj ne povas ne atingi la rezulton, ŝajnas ke la dia ĉiopovo kaj ĉioscio nuligas la homan liberon. Oni provas akordigi la diversajn dirojn, kaj ne nur, koranajn.

Tiu koncepto pri universala prizorgo de Dio pri estaĵoj ĉeestas en multaj religioj, kvankam ne teorigite. Ĝi traligiĝas, ekzemple, eĉ el diversaj gnostikismoj.

Uzo de la termino kaj koncepto en literaturoj[redakti | redakti fonton]

La termino providenco, kun rilataj konceptoj, estas uzata ne nur en kampoj strikte religiaj aŭ teologiaj, sed ankaŭ en tiu literatura. Kutime estas indikata kiel ekzemplo la La gefianĉoj de Alessandro Manzoni, kie la Dia Providenco agadas kiel vera kaj propra personulo enfluanta sur la eventoj. Se ĉio aperas kiel, el rakonta vidpunkto, io simila al deus ex machina (Dio el maŝino) de la greka teatro, la efekto mildiĝas pro la fakto, ke la aŭtoro ne disdegnas reprodukti la popolan vidpunkton. Cetere, la sama aŭtoro montris alian aspekton pri la Dia Providenco en alia verko, nome Historio de la Fia Kolono[3].

Giovanni Verga, kvankam aludante, en la verko La Malemuloj[4], al la providenco (per la barko “Providenco”) ne havas la "Gefianĉoj"-ajn konvinkiĝojn pri la providenco, eble eĉ tute ne konfidas je ĝi.

La Providenco en la figuraj artoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ofte okazis dum la Kontraŭreformacio, aŭ la katolika reformo, la koncepto pri D. P. akiris gravecon ĝis esti figurigita kiel protagonisto en grandiozaj scenoj kiel en “Triumfo de la Dia Providenco”, kiun pentris en 1633–39 Pietro da Cortona sur la plafono de la salono de Palaco Barberini en Romo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]