Libera volo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Libera volo estas filozofia doktrino, ke estaĵoj kontrolas siajn proprajn agojn kaj decidojn. Traktado de ĉi tiu demando devigas la komprenadon de la rilato inter libereco kaj kaŭzeco, kaj determinado ĉu la leĝoj de naturo estas kaŭze determinisma. La variaj filozofiaj skoloj malsamas ĉu eventoj estas antaŭdeterminita aŭ ne, kaj ĉu libereco povas kunekzisti kun determinismo aŭ ne. Tiel, ekzemple, laŭ malmola determinismo la universo estas tute determinisma, do libera volo estas neebla.

La principo de libera volo havas religiajn, etikajn, kaj sciencajn implicojn. Ekzemple, laŭ religia fako, libera volo eble signifus ke ĉiopova dio ne trudas povon kontraŭ individua volo kaj elektoj. Science, ĝi implicus ke la agoj de la korpo, inkluzivante la cerbo kaj la menso, ne estas tute determinita de fizika kaŭzeco. La demando de libera volo estis centra afero ekde la eko de filozofia penso.

Tradicie, ĉu en filozofia pensado ĉu en humanista psikologio, oni distingas liberon el tiu kiun iam en la latina estis vortigite "liberum arbitrium", kiun la esperantistoj metis al "libera volo": kiu kreas kelkajn miskomprenaĵojn.

Laŭ filozofio kaj eventualaj analistoj pri la homa psiko ne povas ne distingi liberon el liberum arbitrium. Fakte, ĉi lasta (esperante: libera volo) estas la kapablo, kunnaska en la homo, decidi por fari aŭ pensi ion aŭ alion: ami aŭ malami, promeni aŭ sidiĝi ktp. Tremas pri prerogativo kiun ĉiuj maturaj homoj posedas kaj ne sukcesus rezigni.

Libero, male, estas konkero, celo akirenda, kondiĉo en kiu, kvankam la posedo de la "libera volo", ni ne ĉiam loĝas. La libero kreskas kun la kreskiĝo de la kono, ĝi ekspasias kun aliro en la veron, aŭ en ion opiniatan veron.

Do, dum la libera volo restas firma kaj ĉiam igas la homon responsa je siaj elektoj, la libero varias laŭ la posedo de la vero. El tio devenas ke la esperanta "libera volo" posedas ion da malprecizeco ĉar tuttuje kompreni la distingon inter libero kaj libera volo malfacilas. "Libera volo" ne precize tradukas la latinan "Liberum arbitrium", eble ĝi paŭsas la anglan Free will, dum la latina origna esprimo estis «liberum arbitrium voluntatis », «=libera elekto de la volo». Tamen, utilas nur scii tiun neprecizecon, ne ŝanĝi la jam radikitan asocion de la du radikoj.

La esprimo estis unue vortigita de Sankta Aŭgusteno; sed la koncepto troviĝis jam en la greka filozofio. Poste ĝi estis elaborita de la skolastikuloj kaj de la morala teologio, por kiuj tio estas kio distingas la homon inter la universaj kreitaĵoj

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Kritikoj komenciĝis ĉe Lutero kiu malŝate, en polemiko kun Erasmus, difinis la "liberum" arbitrium "servum" arbitrium (=sklava volo), eble pro tio ke la savo estas dia donaco, ne akiro de la homa agado: se homo ĝuas je libera volo, Dio estas kondiĉita de la homa agado. Sed iuj diversmaniere legas la esprimaron de Lutero, eble por eviti la antaŭdestinismon, tio estas herezo jam rifuzita en la pasinta eklezio.

La kritikon pli akcentis Kalvino kun sia duobla antaŭdestino: Dio kolumikas la savan veron al kiu volas, kaj antaŭdestinas al la savo aŭ la malsavo: oni komprenas ke en ĉi-kazo malaperas kaj libero kaj libera volo (=libera elekto de la volo). Por pli bone enkadrigi la kritikojn de Lutero kaj Kalvino oni komparu tion kun la tradicia kristana doktrino: Dio komunikas la savvojon al ĉiuj homoj, kaj lasas ke homo libere akceptu aŭ malakeptu lian liberan donacon!).

Teologiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La kritikoj, kaj kvereloj, daŭris kun Spinoza kaj iuj aliaj. Spinoza obĵetis ke kiam ekpekis Adamo ankoraŭ ne konis la bonon kaj malbono, kaj do ne povis uzi liberan volon! (Ho, se li scius ke la postaj eklezioj pritraktas tiun rakonton kiel popolan rakonton, do sen nebezonata teologia precizeco!)

  1. Se homo posedus liberan volon kaj do kapablus plenumi ankaŭ la malbonon, Dio estus la kulpulo ĉar kaŭzo de la kaŭzo. Por savii la honoron de Dio, oni elpelu la liberan volon!
  2. Se la homo per libera volo kunlaboras kun la sava donaco de Dio, la dono de Dio perdas la prerogativon de simpla dono kaj Dio debas submetiĝi al la libera decido de la homo…

Filozofiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la libera volo troviĝas antaŭ du bonoj, okazus ke se estas elektata la mapli perfektan homo montrus stultecon kiu markus la kreinton mem; se estas elektita la pli bonan, tion la homo faras ĉar pliforte altirita de tiu ĉi: do ne necesas libera volo!

Psikologiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

La homo ne scias kiom li estas kondiĉita de la eksteraj influoj, kiuj kondukas lin al elekto kiun mem kredas libera elekto. Tion akcentas sciencistoj kiuj traktas kompleksajn korpajn organojn de la homo: fakte, la libera volo nek troviĝas nek spertiĝas en aliaj: en aliaj estas nur supozata.

Al tiuj apenaŭ aludataj obĵetoj, la partianoj de la libera volo respondas invitante kio okazus se la homo ne posedus tiun prerogativon: kiam oni punas kulpulon punas nekulpulon, kiam oni akuzas, kalumnias senresponsulon ktp. Sed Dikredantoj devenigas tiun evidentan veron el konscienco kaj, eventuale, el la dia revelacio.

Eksteraj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Claudiana, Torino 1969. Terza edizione a cura di Fiorella DE MICHELIS PINTACUDA, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] La Lutera pensado pri la libera volo
  • [2] Diskutadoj pri la libera volo