Martin Bucer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Martin Bucer. Portreto el la Icones quinquaginta vivorum de Jean-Jacques Boissard.

Martin BUCERBUTZER (n. la 11-an de novembro 1491 - m. la 28-an de februaro 1551) estis protestanta reformisto de Strasburgo. Li signife influis la doktrinojn kaj praktikojn de luteranismo, kalvinismo kaj anglikanismo. Li unue fariĝis membro de la dominikanoj, sed nuligis sian voton, post kiam li renkontis Martin Luther en 1518. Li tiam eklaboris por la Reformacio, helpe de Franz von Sickingen.

La klopodo de Bucer reformi la Eklezion de Wissembourg kaŭzis lian ekskomunikon el la Romkatolika Eklezio, tiel ke li devis fuĝi al Strasburgo. Li tie aniĝis al grupo da reformistoj, kiu interalie entenis Matthew Zell, Wolfgang Capito kaj Caspar Hedio. Bucer servis kiel utila peranto inter la du ĉefaj, rivalaj reformistoj, nome Martin Luther kaj Huldrych Zwingli, kiu interalie malkonsentis pri la doktrino de eŭkaristio.