Marteno Bucero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno Bucero
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1491 (1491-11-11)
en Schlettstadt, latine Selestadium, nun Sélestat
Morto 28-an de februaro 1551 (1551-02-28) (59-jaraĝa)
en Kembriĝo
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Familio
Edz(in)o Wibrandis Rosenblatt vd
Profesio
Alia nomo Konrad Trewe von Friedensleben • Felinus Aretius • Luithold Waremund • Conrad Treu vd
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • Protestanta reformisto vd
Aktiva en StrasburgoUlmAŭgsburgoKembriĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Martin Bucer. Portreto el la Icones quinquaginta vivorum de Jean-Jacques Boissard.

Martin BUCERBUTZER (naskiĝis la 11-an de novembro 1491 en Schlettstadt, latine Selestadium, nun Sélestat, mortis la 28-an de februaro 1551 en Kembriĝo, Cambridge) estis protestanta reformisto de Strasburgo. Li signife influis la doktrinojn kaj praktikojn de luteranismo, kalvinismo kaj anglikanismo. Li unue fariĝis membro de la dominikanoj, sed nuligis sian voton, post kiam li renkontis Martin Luther en 1518. Li tiam eklaboris por la Reformacio, helpe de Franz von Sickingen.

La klopodo de Bucer reformi la Eklezion de Wissembourg kaŭzis lian ekskomunikon el la Romkatolika Eklezio, tiel ke li devis fuĝi al Strasburgo. Li tie aniĝis al grupo da reformistoj, kiu interalie entenis Mateo Celo, Volfgango Kapito kaj Caspar Hedio. Bucer servis kiel utila peranto inter la du ĉefaj, rivalaj reformistoj, nome Martin Luther kaj Huldrych Zwingli, kiu interalie malkonsentis pri la doktrino de eŭkaristio.