Marteno Bucero
Marteno Bucero | ||
---|---|---|
Regius Professor of Divinity | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1491 en Sélestat | |
Morto | 28-an de februaro 1551 (59-jara) en Kembriĝo | |
Religio | Kalvinismo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • germana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Wibrandis Rosenblatt [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Konrad Trewe von Friedensleben • Felinus Aretius • Luithold Waremund • Conrad Treu [#] | |
Okupo | teologo • verkisto • universitata profesoro • Protestanta reformisto [#] | |
Aktiva en | Strasburgo • Ulm • Aŭgsburgo • Kembriĝo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Martin BUCER aŭ BUTZER (naskiĝis la 11-an de novembro 1491 en Schlettstadt, latine Selestadium, nun Sélestat, mortis la 28-an de februaro 1551 en Kembriĝo, Cambridge) estis protestanta reformisto de Strasburgo. Li signife influis la doktrinojn kaj praktikojn de luteranismo, kalvinismo kaj anglikanismo. Li unue fariĝis membro de la dominikanoj, sed nuligis sian voton, post kiam li renkontis Martin Luther en 1518. Li tiam eklaboris por la Reformacio, helpe de Franz von Sickingen.
La klopodo de Bucer reformi la Eklezion de Wissembourg kaŭzis lian ekskomunikon el la Romkatolika Eklezio, tiel ke li devis fuĝi al Strasburgo. Li tie aniĝis al grupo da reformistoj, kiu interalie entenis Mateo Celo, Volfgango Kapito kaj Caspar Hedio. Bucer servis kiel utila peranto inter la du ĉefaj, rivalaj reformistoj, nome Martin Luther kaj Huldrych Zwingli, kiu interalie malkonsentis pri la doktrino de eŭkaristio.