Svinčany
| Svinčany | |||
| municipo | |||
|
Malfrubaroka preĝejo de Sankta Laŭrenco en Svinčany
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Svinčany | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
| Administra municipo | Přelouč | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Svinčany | ||
| - alteco | 260 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°58′19″N 15°38′30″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.97194 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.97194°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 8,19 km² (819 ha) | ||
| Loĝantaro | 426 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 52,01 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1226 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 535 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0532 | ||
| NUTS 5 | CZ0532 575771 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de vilaĝo | 3 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
| Retpaĝo: www.svincany.cz | |||
Municipo Svinčany (legu Svinĉany) troviĝas en distrikto Pardubice, regiono Pardubice, Ĉeĥa respubliko, 11 kilometrojn sudoriente de urbo Přelouč. La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1226, kiam la vilaĝo apartenis al Křišťan el Svinčany.
Enhavo |
Vilaĝpartoj [redakti]
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Svinčany
- Dolní Raškovice
- Horní Raškovice
Memorindaĵoj [redakti]
Preĝejo de Sankta Laŭrenco [redakti]
Origina ligna preĝejo estis dokumentita jam en la jaro 1349. Nuntempa preĝejo estas malfrubaroka, konstruita en la jaroj 1764 ĝis 1768 fare de konstruisto Francisko Tomaso Jedlička. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita pastrejo, kun sakristio sur dekstra kaj kapelo sur maldekstra flanko. La turo estas sur okcidenta fronto. La fasado estas dispartigita per tri duopoj da pilastroj. Pastrejo estas tegmentita per klostra volbo, la navo havas traban plafonon stukitan sur kano. Pentraĵoj en interioro, iluzia kolona arĥitekturo, estas laboraĵo de Josef Kramolín. Predikejo estas rokoka. Baptujo estas ornamita per motivoj de fajfiloj kaj pentrita grupo ĉe Bapto de Ĥristo. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun baroka kadavrejo.
Estinta paroĥejo [redakti]
Estinta paroĥejo estas baroka el la jaro 1778, duetaĝa. En salonego de la dua etaĝo estas survandaj pentraĵoj de Josefo Kramolín.
Pestokolono [redakti]
Pestokolono ĉe la preĝejo estas el la jaro 1713.
Madono [redakti]
Statuo de Madono ĉe la preĝejo de F. Kofránek estas el la jaro 1892.
Legendo [redakti]
Foje sur herbejo malantaŭ la vilaĝo granda aprino elfosis sonorilon. La homoj levis la sonorilon el la grundo kaj sur loko post ĝi restis fonteto, kiu neniam elsekiĝas nek frostiĝas. La sonorilo estis pendigita sur la turon de la preĝejo de Sankta Laŭrenco kaj la komunumo estas okaze de tiu aparta okazaĵo nomata Svinčany (porkinvilaĝo).
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 1 (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 (ĉeĥe)
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 - biciklovojoj (ĉeĥe)
|
|
|
|---|---|
|
Dolní Raškovice | Horní Raškovice | Svinčany |
|