Horní Heřmanice (distrikto Ústí nad Orlicí)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Horní Heřmanice |
| Horní Heřmanice | |||
| germane: Ober Hermanitz | |||
| vilaĝo | |||
|
Vido de preĝejo al Horní Heřmanice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Horní Heřmanice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
| Administra municipo | Lanškroun | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Rojo | Sázavský potok | ||
| Situo | Horní Heřmanice | ||
| - alteco | 578 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°57′47″N 16°43′06″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.96306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.96306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 15,73 km² (1 573 ha) | ||
| Loĝantaro | 503 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 31,98 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1304 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 561 33 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0534 | ||
| NUTS 5 | CZ0534 580295 | ||
| Katastraj teritorioj | 3 | ||
| Partoj de vilaĝo | 3 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
| Retpaĝo: www.hornihermanice.cz | |||
Vilaĝo Horní Heřmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km nordoriente de Lanškroun ĉe la ŝoseo n-ro 43 inter Lanškroun kaj Štíty.
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Horní Heřmanice
- Dolní Heřmanice
- Rýdrovice
Enhavo |
Historio[redakti]
La unua skriba mencio pri vilaĝo nomata Hermansdorf estas el la jaro 1304, kiam reĝo Venceslao la 2-a donacis kelkajn vilaĝojn en tiu ĉi regiono al nova monaĥejo en Zbraslav. La nomo rememoras koloniigiston Heřman el Drnholec, nelonge post la jaro 1250 komisiita de reĝo Přemysl Otakar la 2-a per koloniigo de la regiono. Jam en la jaro 1358 estis la vilaĝo nomata dividita je „Hermansdorf superior et inferior“. Kiam estis fondita episkopejo en Litomyšl, ŝanĝis kun ĝi la monaĥejo Zbraslav regionojn Lanškroun kaj Lanšperk kontraŭ bienegoj pli proksimaj al Prago. Dum husanaj militoj episkopejo Litomyšl estis neniigita kaj ĝia havaĵo transigis al laika nobelaro. De la dua duono de 15-a jarcento ĝis fino de patrimonia reĝimo Horní Heřmanice fariĝis parto de sinjorejo Lanškroun. Post batalo sur Blanka monto la sinjorejon akiris familiaro Lichtenštejn.
Memorindaĵoj[redakti]
Preĝejo[redakti]
Baroka preĝejo de Sankta Georgo el la jaroj 1706 - 1712 estis konstruita de Antonio Salla. Ĝi estas ununava kun sakristio sur norda flanko, prisma turo en okcidenta fronto kaj antaŭĉambro sur suda flanko de la navo. Eksteraĵo estas membrigita per duopoj da lizenoj kaj enfalintaj kadroj en puco, la ĉefportalo estas ornamita per segmenta supraporto kun reliefo de Sankta Georgo en kartučo. La presbiterejo estas volbita per kruca kresteta volbo, la navo per tri kampoj de barela volbo kun segmentoj, sakristio ankaŭ per barela volbo kun segmentoj, la ĥorejo estas masonita.
Ekipaĵo estas valora, plejparte lignoskulptita el la unua kvarono de 18-a jarcento, la ĉefaltaro estas portala kun spiralaj kolonoj kaj statuoj de Espero, Kredo, Sankta Petro, Sankta Paŭlo kaj anĝeloj, kun reliefo de Sankta Georgo, novtempa bildo de Salvatoro de Chrudim en rokoka kadro el la jaro 1756. Du flankaj altaroj: de Sankta familio el la jaro 1724 de nekonata lignoskulptisto el Litomyšl kaj statuoj de Sankta Venceslao kaj de Sankta Johano Nepomuka kaj altaro de Sankta Johano Nepomuka, ambaŭ kun novtempaj bildoj en riĉaj kadroj. La predikejo estas ornamita per skulptistaj akcesoraĵoj, riĉe ornamita baptujo kun baldakeno kaj grupo de Bapto en Jordano el la jaro 1740, orgeno el la jaro 1749, bildoj de Pietato kaj Sankta Georgo de J Umlauf, bildo de Rozaria Madono, statueto de Madono kun Infano kreita post la jaro 1700.
Kadavrejo[redakti]
Nordoriente de la preĝejo estas kadavrejo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. Ĝi estas teretaĝa sur ronda plano kun piramida tegmento kovrita per sĥisto, volbita per klostra volbo kun segmentoj.
Paroĥestrejo[redakti]
La paroĥestrejo estas el la jaro 1753, oblonga, duetaĝa kun mansarda tegmento.
Statuoj[redakti]
- Sankta Johano Nepomuka situas proksime de paroĥestrejo, sur rokaja stablo, datita 1767
- Ŝtona krucifikso sur voluta stablo, datita 1788.
Popola arĥitekturo[redakti]
- Domo n-ro 110 - teretaĝa el la jaro 1759
- Muelejo n-ro 103
- Vilaĝa kabano el la jaro 1790
- N-ro 89 kun lignoskulptita balkonkoridoro kaj
- kelkaj pliaj ĉarpentitaj domoj.
Bibliografio[redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
|
|
|
|---|---|
|
Dolní Heřmanice | Horní Heřmanice | Rýdrovice |
|