Městečko Trnávka
| Městečko Trnávka | |||
| municipo | |||
|
Městečko Trnávka kun burgo Cimburk en fono
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Městečko Trnávka | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Moravská Třebová | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Memorindaĵo | Cimburk burgo | ||
| Rivero | Třebůvka | ||
| Situo | Městečko Trnávka | ||
| - alteco | 318 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°42′42″N 16°43′04″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.71167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.71167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 50,27 km² (5 027 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 474 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 29,32 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1234 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 569 41 ĝis 571 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578380 | ||
| Katastraj teritorioj | 10 | ||
| Partoj de vilaĝo | 12 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 14 | ||
| Retpaĝo: www.mtrnavka.cz | |||
Municipo Městečko Trnávka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivero Třebůvka, 9 km sudoriente de urbo Moravská Třebová.
Enhavo |
Historio [redakti]
Ĝis la jaro 1918 ekzistis du memstaraj komunumoj, origina Stará (Malnova) Trnávka (Staré Město), kiu ekzistis jam pli frue ol la burgo Cimburk kaj subburga foira urbeto Nová (Nova) Trnávka (Trnávka) devenanta el ĉirkaŭ la jaro 1300. Tiu estis en la 16-a jarcento nomata urbeto. Nomo de en la jaro 1918 kunigita kampurbo Trnávka je "Městečko Trnávka" (Urbeto Trnávka) ŝanĝiĝis en la jaro 1929.
Memorindaĵoj [redakti]
Burgo Cimburk [redakti]
La burgo Cimburk, aŭ ankaŭ burgo Trnávka estis sufiĉe forta, kun fosaĵoj kaj remparoj. La antaŭburgejo estis protektata per tri turoj. La burgon konstruigis ĉirkaŭ la jaro 1300 Ctibor el Lipnice. Pli poste la burgon posedis familiaro el Lipá, poste markgrafo Jan kaj familiaro el Boskovice. En la jaro 1645 ĉi tie loĝis imperiestra soldataro, kiu la burgon tre ruinigis kaj en la 18-a jarcento estis la burgo forlasita kaj definitive ruiniĝis. Nun estas videblaj restoj de muregoj, pordegoj kaj konstruaĵoj, ĉefe de palaco kaj de turoj.
Preĝejo [redakti]
Origina preĝejo de Sankta Jakobo la Granda estis atestita en la jaro 1407. Nova baroka preĝejo devenas el la jaro 1752. Ĝi estas oblonga kun oblonga duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio sur suda flanko. En la okcidenta fronto estas enkonstruita prisma turo. Super la okcidenta enirejo en niĉo estas statuo de Sankta Jakobo kaj liĥtenŝtejna blazono. La muroj de navo kaj de presbiterejo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas kvadrataj, volbitaj per segmentoj. Interioro estas volbita barele kun segmentoj. La ĥorejo estas masonita.
La rokoka, portala, pilastra ĉefaltaro tute plenigas ferman parton de la presbiterejo. Ĝi estas ornamita per statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Johano la Evangeliisto. Flankaj altaroj de Sankta Jozefo kaj de Sankta Maria estas klasikismaj, portalaj, kun statuetoj de anĝeloj kaj bildoj. La orgeno kaj predikejo estas rokokaj. Malfrugotika lignoskulptaĵo el tempo ĉ. la jaro 1500 prezentas Sanktan Sebastianon. Valora bildo de Sankta Liborio estis kreita en la fino de 18-a jarcento.
Statuo de Sankta Johano Nepomuka [redakti]
Pesta kolono [redakti]
Apud la paroĥestrejo ĉe la ŝoseo estas baroka obelisko de Sankta Maria kun statuoj de Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo, Sankta Karlo el Borrome kaj Sankta Rozalia. Ĝi estas elstara plastikaĵo el la jaro 1731 de J. F. Pacák.
Monumento [redakti]
De la jaro 1942 ĝis fino de la milito estis en la vilaĝo taĉmento por ekzercado de germana junularo en manipulado kun infanteriaj armiloj. Oni ne povas ekskludi, ke agado de la junularo kaŭzis, ke la 9-an de majo 1945 ĉi tie estis linĉita germana loĝantaro. En la jaro 2000 estis en Městečko Trnávka malkovrita memortabulo al germanaj viktimoj de postmilita perforto.
Partoj de la komunumo [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Městečko Trnávka
- Bohdalov
- Lázy
- Ludvíkov
- Mezihoří
- Nová Roveň
- Pacov
- Pěčíkov
- Petrůvka
- Plechtinec
- Přední Arnoštov
- Stará Roveň
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Moravská Třebová kaj Jevíčko (ĉeĥe)
- Monumento en Přední Arnoštov al la partizanoj
|
|
|
|---|---|
|
Bohdalov | Lázy | Ludvíkov | Městečko Trnávka | Mezihoří | Nová Roveň | Pacov | Pěčíkov | Petrůvka | Plechtinec | Přední Arnoštov | Stará Roveň |
|