Sankta Johano la Evangeliisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Johano la Evangeliisto
Westfälischer Meister 003.jpg
Naskiĝo 3 antaŭ Kristo
Morto 97
Festotago
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Johano la Evangeliisto (ĉ. -3 al 97), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.

Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de la Biblio :

Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj leteroj.

Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino, Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano plejparte loĝis en Efeso, centro de la granda kulto de la virga diino - samtempe praa Patrino-Diino - Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn (inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis, ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]