Lavičné

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lavičné
germane: Neu-Bielau
municipo
Oficiala nomo: Lavičné
Kromnomo: Nová Bělá
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Rivero Bělský potok
Situo Lavičné
 - alteco 444 m s. m.
 - koordinatoj 49°38′20″N 16°27′03″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.63889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.63889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.63889; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Lavičné)
Areo 4,68 km² (468 ha)
Loĝantaro 117 (01.01.2012)
Denseco 25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578304
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Lavičné, aŭ Nová Bělá (germane Neu-Bielau, ankaŭ Neu Biela) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rojo Bělský potok fluanta de dekstre al rivero Svitava, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 9 km okcidente de urbo Březová nad Svitavou.

Enhavo

Historio [redakti]

La unua mencio pri Lavičné en historiaj dokumentoj estas el la jaro 1293. Estas interese, ke samtempe estas sciigata ankaŭ la dua nomo de la vilaĝo - Nová Bělá (Nova Bela), aŭ germane Neu-Bielau, Neu Biela. La nomo Lavičné verŝajne ekestis el multo da pontetoj trans la rivereto (ĉeĥe "ponteto" estas "lávka"). Laŭ alia opinio la nomo ekestis el la vorto "lavice", kio estas "benko" aŭ "roka benko" t.e. ebena, plata roko.

Lavičné ĉiam apartenis al la sinjorejo Svojanov.

En la jaro 1930 en Lavičné estis 271 loĝantoj, el kiuj 253 aliĝis al la germana nacio. Dum la Dua Mondmilito la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la milito estis germana loĝantaro ellandigita.

Memorindaĵoj [redakti]

Kapelo [redakti]

El la fino de 18-a jarcento devenas kapelo de Sankta Johano kaj de Sankta Paŭlo. La ekipaĵo devenas el komenco de la 19-a jarcento, bedaŭrinde en la jaro 2005 la kapelo estis elrabita. La sonorilo en tureto estas el la jaro 1991.

Monumentoj [redakti]

  • Unu monumento rememoras prusan-aŭstrian militon en la jaro 1866,
  • kaj la dua monumento rememoras aŭstrian-italian militon en la sama jaro.

Forĝejo [redakti]

En malnova forĝejo en la vilaĝo laboris loka metiisto ankoraŭ en pasinta jarcento.

Literaturo [redakti]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.