Řídký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Řídký
municipo
Oficiala nomo: Řídký
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Řídký
 - alteco 308 m s. m.
 - koordinatoj 49°53′49″N 16°14′30″E  /  49.89694°N, 16.24167°O / 49.89694; 16.24167 (Řídký)
Areo 1,41 km² (141 ha)
Loĝantaro 69 (01.01.2012)
Denseco 48,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1689
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572233
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Řídký
Retpaĝo: www.ridky.infobec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Řídký situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km nordokcidente de urbo Litomyšl. Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo n-ro I-35 Hradec Králové - Svitavy kaj fervoja linio Choceň - Litomyšl. Řídký troviĝas en milde ondoforma pejzaĝo apartenanta al geomorfologia regiono de Litomyšla baseno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekestis en la fino de 17-a jarcento. Unue ĉi tie estis fondita arbargardistejo, pli poste ekestis konata gastejo Pod Čihadly (Sub Birdlogiloj). Origina nomo de la vilaĝo estis Řitky laŭ maldensa arbaro, en kiu la gardistejo estis fondita. Ĝis la jaro 1965 la vilaĝo estis parto de Bohuňovice, poste ĝi apartenis al Cerekvice nad Loučnou kaj en la jaro 1990 ĝi tute memstariĝis. Fabrikadon reprezentas firmao Dřevokomplex, kiu okupiĝas per prilaborado de ligno kaj produktado de mebloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]