Bohemio (lando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bohemio
ĉeĥe: Čechy, latine: Bohemia, germane: Böhmen, pole: Czechy
teritorio
Jicin - Valdstejn's square with Valdicka gate.jpg
Urbo Jičín
Flag of Bohemia.svg
Small coat of arms of the Czech Republic.svg
Blazono
Oficiala nomo: Čechy
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Etnografiaj regionoj Ĥodio, Prácheň-regiono
Aparta regiono Okcidenta Vitorazio
Administraj regionoj
Historiaj regionoj
Montaroj
Najbaras kun
Plej grandaj urboj
Kelkaj riveroj
Ĉefurbo Prago
Plej alta punkto
 - situo Sněžka
 - alteco 1 602 m s. m.
Areo 52 065 km² (5 206 500 ha)
Loĝantaro 6 000 000
Denseco 115,24 loĝ./km²
Situo de Bohemio enkadre de Ĉeĥio
Situo de Bohemio enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bohemia
Bohemio en habsburga monarĥio

BohemioBohemujo (latine BoiohaemumBohemia, germane Böhmen, ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun la parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.

Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio.

La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ artikolon Historio de Ĉeĥio.

Ekde la 3-a jarcento a.K. en Bohemio vivis keltoj (tribo de bojoj), ekde la 1-a jarcento ĝermanoj (tribo de markomanoj). Slavoj sporade estis venantaj de nordoriento ekde la 5-a jarcento. Laŭ tradicia historiografio en la teritorio de Bohemio ekloĝis triboj de ĉeĥoj (maldekstra bordo de rivero Vultavo en meza Bohemio), doŭdleboj (suda Bohemio), ĥebanoj (ĉirkaŭaĵo de urbo Cheb [Ĥeb]), luĉanoj (ĉirkaŭaĵo de Žatec), norde de Bohemio deĉanoj (Děčín), milĉanoj, litomericanoj, pŝovanoj kaj lemuzoj, nordoriente kroatoj, oriente zliĉanoj – pruvoj konvinke atestas, ke tiel malgrandaj triboj estus absoluta historia escepto; en la teritorio de Bohemio do loĝis sole unu tribo.

Princoj el dinastio de Přemyslidoj, kiuj en la 9-a jarcento subjugis plimulton de ceteraj princlandoj sub sian suverenan potencon, regis al la tribo de ĉeĥoj. Tiu ĉi procezo estis finigita en la jaro 995, kiam estis formurdita dinastio de slavnikovcoj.

Moravio estis unuafoje aligita al Bohemio de Boleslav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 965, ĝis tiu tempo ĝi estis en sfero de influoj de hungaroj.

Dum dinastio de Habsburgoj Bohemio fariĝis unu el landoj de ampleksa monarĥio. Moravio kaj Silezio estis inter habsburgaj landoj ja nomataj memstare, sed ili estis nuraj apudaj landoj de Ĉeĥa Krono. La reganto estis margrafo moravia kaj duko silezia el titolo de ĉeĥa reĝo. Bohemio estis unu el la fundamentaj regnopartoj de la Sankta Romia Imperio, kaj la reĝo de Bohemio estis aŭtomate unu el la sep princoj-elektistoj de ĝi. (Plimulto da Habsburgoj en la tempo de supreregado super Bohemio uzis samtempe titolon imperiestro, sed per tio oni pensis imperiestron de Sankta Romia Imperio, kun kiu ties propraj landoj estis identaj nur parte kaj la imperiestraj landoj, kiuj havis sian propran reganton, estis subigitaj al la habsburgaj imperiestroj nur formale.)

Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920 estis al Bohemio aligita eĉ tiutempe subaŭstria České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo – la t.n. Vitorazsko. Lastfoje Bohemio estis politika etno ĝis la jaro 1949. Dum la unua respubliko estis en la jaro 1927 forlasita ideo anstataŭi la historiajn landojn per regionoj. Bohemio estis unu el kvar landoj, en kiujn la teritorio de la respubliko dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpata.)

En la jaro 1949 la teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en regionojn, kiuj ne respektis la antaŭajn landajn limojn (precipe regiono Jihlava, hodiaŭ Regiono Vysočina). Tiu ĉi stato estis konservita eĉ en administra formo en la jaro 1960 kaj en la jaro 2000.

Teritoria administrado[redakti | redakti fonton]

Dum gotiko estiĝis en Ĉeĥa reĝlando 12 regionoj. Frunte staris regionestroj (iudices provinciales) kaj 2 regionaj hetmanoj. En la dua duono de la 15-a jarcento ekzistis tiuj ĉi regionoj:

  1. pragakouřima
  2. slana, ĝi ne havis regionestron
  3. žateca
  4. beĥina
  5. praĥena (piseka)
  6. plzena
  7. rakovnika, ĝi ne havis regnestron
  8. litomerica
  9. boleslava
  10. hradeca
  11. ĥrudima
  12. ĉaslava

Ankoraŭ 4 eksteraj regionoj ekzistis krom ili:

  1. Loket
  2. Trutnov
  3. Ĵitavio
  4. Klodsko

En la jaro 1714 estis farita teritoria reformo:

  1. regiono Slaný pereis pro aliĝo al rakovnika regiono kaj ĝis Slaný estis transmetita sideja urbo.
  2. al regiono Žatec estis aligita regionoj Loket kaj Cheb
  3. regiono Beroun estiĝis pro divido de regionoj Vultavo kaj Podbrdy el regiono Písek
  4. el regiono Litoměřice estis apartigita sinjorujo Mělník
  5. al regiono Mladá Boleslav estis aligita parto de sinjorujo Brandýs kaj la tuta sinjorujo Mělník

En la jaro 1751 beĥina regiono estis dividita en regionon taboran kaj regionon budejovican, regiono plzena en regionon plzenan kaj regionon klatovan, regiono ĵateca en regionon ĵatecan kaj regionon loketan kaj regiono hradeca en regionon hradecan kaj regionon bidĵovan.

En la jaro 1849 estis farita radikala reformo, kiam restis sole 7 regionoj (regionaj registaroj) kaj 13 landaj (t.e. regionaj) juĝejoj. En 1854 estis farita nova reformo: estis establita 13 regionoj kaj 15 regionaj juĝejoj. En 1862 la regiona establo estis nuligita.

La regionoj estis renovigitaj en la jaro 1949 kaj radikale reformitaj en la jaro 1960. En 1990 estis nuligitaj regionaj oficejoj, kiuj estis anstataŭigitaj per komunaj administraciaj oficejoj. En nova aspekto la regionoj estis renovigitaj en la jaro 1997. La teritorioj el la jaro 1960 ĝis hodiaŭ supervivas en juĝejaj distriktoj kaj administraciaj distriktoj por aparta ŝtata administrado (ekz. impostoj).

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Plimulton de la teritorio kreas montetarregionoj, en norda duono poste fekunda ebenaĵo ĉirkaŭ Elbo, super kiu elstaras por Bohemio signifa, kvankam neniel aparte alta monto nomata Říp (456 m). La naturlimojn poste el ĉiuj flankoj signas montarkrono: (ekde sudoriento laŭdirekte de horloĝmontriletoj) Novohradské hory, Šumava, Bohemia Arbaro, Krušné hory, Luzacia Montaro, Jizerské hory, Krkonoše kun la plej alta monto Sněžka (1062 m), Orlické hory kaj oriente ampleksa regiono de Bohemiamoravia montetaro. Geomorfologie la tuta teritorio apartenas al Ĉeĥa masivo en sistemo de Hercinaj montaroj.

La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono de Elbo kaj marregiono de Norda maro. La plej longa bohemia rivero tamen ne estas Elbo, sed Vultavo (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenas Berounka, Otava, Malše, Lužnice, Sázava, Úpa, Orlice, Jizera kaj Ohře.

La plej granda lago estas Nigra lago en Šumava.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Simile kiel en la areo, ankaŭ same en nombro de loĝantoj Bohemio prezentas proksimume 2/3 de la hodiaŭa Ĉeĥio. Etnografie Bohemio estas proporcie homogena, sed ĝis la jaro 1945 tio estis alie. Jam de komence la 1-a jarmilo la neloĝigitaj limregionaj veproj estis laŭ invitoj de la ĉeĥaj regintoj kolonigitaj de germana loĝantaro. Antaŭ la dua mondmilito ili kreis tre signifan minoritaton, sed post la milito ili estis perforte elpelitaj. La limregionoj orfiĝis, la lokojn post la deviga forlaso de la germanoj parte okupis ekzemple slovakoj kaj slovakaj ciganoj. Kelkaj vilaĝoj estis tute detruitaj kaj ĉe la limoj al okcidenta Germanio kaj al Aŭstrio la ĉeĥa komunista registaro kreis nealireblan limregionan zonon.

La plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Albumo de sudbohemiaj memorindaĵoj, 1980

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La landvoja kaj fervoja trafikreto estas grandparte reguligita stelforme kun ĉefaj linioj elirantaj el Prago.

Scienco kaj klereco[redakti | redakti fonton]

En Prago havas sidejon Universitato de Karolo, fondita en mezepoko, Ĉeĥa teknika altlernejo, fondita en la 19-a jarcento, kelkaj pluaj altlernejoj kaj ankaŭ Akademio de sciencoj. Pluaj signifaj universitatoj estas Sudbohemia universitato en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec, Okcidentbohemia en Plzeň, teknika altlernejo en Liberec kaj fakultatoj de Universitato de Karolo en Hradec Králové.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Ĉeĥio.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Ĉeĥio

[Kaŝi]