Žatec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo. Pri municipo en distrikto Jihlava temas artikolo Žatec (distrikto Jihlava).

Žatec
germane: Saaz, latine: Sacz
urbo
Zatec CZ namesti Svobody PICT2967.jpg
Placo de Libereco de sudo, en fono meze urbodomo
Znakzatec.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Žatec
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Louny
Administra municipo Žatec
Historia regiono Bohemio
Rivero Ohře
Situo Žatec
 - alteco 233 m s. m.
 - koordinatoj 50°19′48″N 13°32′40″E  /  50.33°N, 13.54444°O / 50.33; 13.54444 (Žatec)
Areo 42,69 km² (4 269 ha)
Loĝantaro 19 764 (01.01.2008)
Denseco 462,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1004
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 438 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0424
NUTS 5 CZ0424 566985
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 7
Bazaj sidejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Žatec
Retpaĝo: www.mesto-zatec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Panoramo de Žatec de rivero Ohře

Žatec estas urbo en Ĉeĥio kun 20.400 loĝantoj super riverkurbiĝo de rivero Ohře, meze agrikulture intensive eluzata Žatecká pánev (baseno de Žatec). La urbo estas ŝirmata de nordokcidento al sudokcidento per arko de montaroj Doupovské hory kaj Krušné hory, kiuj karakterize influas ĉi tiean klimaton. La montaroj kreas pluvombron, do en la tuta regiono pluvsumo atingas malplej grandajn valorojn en Ĉeĥio. (Mezproksimaj pojaraj pluvoj moviĝas sub 450 mm.) La seka kaj proporcie varma klimato komune kun sufiĉo de suba akvo plej multe montriĝas en sukcesa kulturado de lupolo. Riĉaj arkeologiaj trovaĵoj pruvas loĝigon de diversaj kulturoj de ŝtona, bronza kaj fera tempoj. La fekunda regiono ĉirkaŭ Žatec ankaŭ gastis dum kelkaj jarcentoj keltajn tribojn (de komence de la 4-a jarcento a. K. ĝis la 1-a jarcento a. K.). Tra la valo de rivero Ohře kondukis signifaj padoj. Premo de la germanaj triboj kaj la sekvanta foriro de keltoj alportis malfloron por la regiono. Slavaj triboj venis en la regionon en duono de la 6-a jarcento. En la regiono ekloĝis tribo de Lučanidoj, kiu estis en la 10-a jarcento priregita de Přemyslidoj. Přemyslidoj sur la loko de hodiaŭa urbo konstruis burgejon, kiu servis kiel intermita sidejo de přemyslidaj princoj. La burgejo kun subburgejo, kiu estiĝis sub ĝi, estis en la jaro 1256 avancigita de reĝo Přemysl Otakar la 2-a je reĝa urbo kun vico da privilegioj.

La signifo de la urbo kreskis kaj Žatec kun siaj 6 000 loĝantoj en la 14-a jarcento apartenis al la plej grandaj urboj en Bohemio. En la tempo de husana revolucio ĝi fariĝis signifa centro de la movado. Žatec komune kun Louny kaj kun Slaný kreis asocion, kiu staris ĉeflanke de Tábor kaj ĝi donis grandan parton de batalantoj en la husanajn soldatarojn. El tiu tempo devenas markigo de Žatec, Louny kaj Slaný kiel Suno, Luno kaj Stelon de la bohemiaj urboj. La riĉecon, profitinta el la militoj, la urbo eluzis al evoluo de kulturado de la lupolo kaj al komerco kun ĝi. Tragedion signifis eventoj kunigitaj kun la tempo de la tridekjara milito.

En la jaroj 16181620 Žatec partoprenis en nobelara kontraŭhabsburka ribelo, ties subpremo per malvenko de la nobelaraj soldataroj sur Blanka Monto en la jaro 1620 signifis finon de la gloro kaj riĉeco de la urbo. Urbestro Maxmilián Hošťálek estis komune kun pluaj 26 bohemiaj nobeloj kaj burĝoj ekzekutita en Malnovurba placo en Prago (la 21-an de junio 1621). En la tempo post la batalo sur Blanka Monto la urbo senĉese suferis pro prirabado, neproporciaj impostoj, perforta rekatoligo kaj germanigo. Pereon alportis kelkfoja ruinigado de la urbo per la svedaj soldataroj. La postmilita renovigo okazis tre malrapide kaj ĝi dependis de la evoluo de lupolproduktado.

Sed la graveco de Žatec inter la bohemiaj urboj forte malfortiĝis, precipe en la 19-a jarcento, kiam Žatec ne sukcesis ekstarti industrian evoluon. Sekvo de la malkreskanta signifo estis ankaŭ perdo de privilegio dikti prezon de la lupolo. Tiu ĉi privilegio transloĝiĝis en la jaro 1856 ĝis Nurenbergo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento okazas pli ampleksa konstruado kaj modernigo de la urbo. Grandan ŝanĝon por la evoluo de Žatec signifis forŝovo de germanoj post la dua mondmilito.

Dum 18 000 loĝantoj vivis en la urbo en la jaro 1930, en la jaro 1950 tio estis nur 13 000 loĝantoj. La malpliiĝo de loĝantoj alportis malfloronde la urbo. En la 60-aj kaj sekvantaj jaroj estis grandaj partoj malkonstruitaj kaj paneldomaroj elkreskis anstataŭ ili. Pri la malkreskanta signifo de tiu foje signifa urbo atestas ankaŭ perdo de ties administraj funkcioj.

Vidoj de Žatec

Signifan rolon en la historio de la ĉirkaŭaĵo de Žatec estis ludinta la lupolproduktado. La kulturado de lupolo en Žatec kaj ties ĉirkaŭaĵo havas pli ol 700 jarojn daŭranta tradicion. Influon por fondado de lupolejoj havis reĝo Karolo la 4-a, kiu ordonis al la reĝaj urboj, por ke ili en distanco de tri mejloj de la urbo fondadu lupolejojn kaj vinberejojn. En la 14-a kaj la 15-a jarcentoj en Žatec kaj la ĉirkaŭaĵo la kulturado de lupolo fariĝas pli signifa ol la kulturado de vinbero, en la 16-a jarcento ĝi jam havas privilegian postenon kaj ĝi estas serĉata artiklo ne nur en Ĉeĥio, sed eĉ ankaŭ en la najbaraj landoj. La urbo sciis pri la signifo de lupolo kaj ĝi dediĉis al ĝi ankaŭ apartenantan zorgon. Ĝi zorgis pri ĝia kvalito, la tn. mezuruloj estis sub juĝo de la urbo. Ekde tiu tempo propre datiĝas klopodo pri atesto de originaleco de la lupolo el Žatec, kiu fariĝis pro siaj tipaj ecoj la mezurunuo por la destino de kvalito kaj prezoj en eŭropa merkato, kaj la urbo Žatec mem poste eŭropa lupolmetropolo. En la jaro 1833 estis fondita lupolsocio, kiu per plombado de lupolsakoj kaj per konfirmado de verkontrol-dokumentoj ŝirmis la lupolon el Žatec. En la jaro 1884 estis fondita oficiala „urba markejo“. En la jaro 1922 estis laŭ leĝo destinita Publika markejo de lupolo, kies agado daŭras ĝi hodiaŭ. Vigla komerctrafiko en Žatec havis sendube influon ankaŭ al funkciado de la urbo. Oftaj vizitoj de aĉetistoj influis ties kulturan kaj socian klimatojn. La gloro de la lupolo el Žatec, fama per sia kvalito, superis ne nur en la najbarajn landojn, sed eĉ transmaron. Jam en la jaro 1879 ĝi estis eksportata Usonon kaj ekde la jaro 1901 datiĝas liverado de la lupolo ĝis Japanio.

Žatec eĉ spite al grandaj incendioj en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj kaj al la nekonvenaj malkonstruoj en la 2-a duono de la 20-a jarcento konserviĝis antikvan karakteron kun vico da konstrumemorigaĵoj. Konserviĝis partoj de urbaj remparoj el la 13-a jarcento inkluzive de Kněžská-pordego kaj Libočanská-pordego. La plej grandan koncentriĝon de la memorigaĵoj ni trovos en ĉefa placo, kiu estas borderita per devenaj burĝaj gotikaj, renesancaj kaj barokaj domoj. La domoj kun arkadoj kun vico da arkitektonaj detaloj kaj kun kelketaĝaj keloj estas hodiaŭ jam modele reguligitaj kun novaj fasadoj. Žatec havas ankaŭ vicon da ekleziaj memorigaĵoj.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Interalie estas pola urbo Krasnystaw (legu: Krasnistav)


Soleno de lupolo en Žatec[redakti | redakti fonton]

Tradicia soleno je honoro de finita rikolto de lupolo okazas ĉiujare regule lastan semajnfinon en aŭgusto. Tiu ĉi granda kultura kaj socia agado okazas en la tuta historia centro.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 9-a de novembro ĝis la 11-a de novembro 2012 okazis 2-a BIERo en kunlaboro de ĈEJ kaj E-Mental[1].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://mladez.esperanto.cz/?p=1087#more-1087