Ploskovice
El Vikipedio
Ploskovice estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem troviĝanta proksimume 6 km nordoriente de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 393 loĝantoj (2009). La vilaĝo konsistas el 4 partoj: Ploskovice, Maškovice (Maŝkovice), Těchobuzice (Tjeĥobuzice) kaj Vinné.
Historio [redakti]
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el jaro 1055. Nomo Ploskovice aperis en la plej malnova ĉeĥa frazo, aldonita al latina dokumento, kiu rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice.
Memoraĵoj [redakti]
- Kastelo Ploskovice el jaroj 1720-1725
- Kolono kun statuaro de Maria
- Fervoja stacidomo sur la trako Lovosice - Česká Lípa.