Záluží (distrikto Litoměřice)
El Vikipedio
- Koordinatoj: 50°27′N 14°20′O / 50.45°N, 14.333°OKoordinatoj: 50°27′N 14°20′O / 50.45°N, 14.333°O
Záluží u Roudnice nad Labem (Zaluĵi) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem sur maldekstra bordo de rivero Elbo troviĝanta 7 km nordoriente de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo loĝas 126 loĝantoj (2009). La vilaĝo konsistas el 2 partoj: Záluží kaj Kozlovice.
Historio[redakti]
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. Dum inundo en jaro 2002 estis multaj domoj damaĝitaj kaj unu detruita.