Dolánky nad Ohří
El Vikipedio
- Koordinatoj: 50°28′N 14°10′O / 50.467°N, 14.167°OKoordinatoj: 50°28′N 14°10′O / 50.467°N, 14.167°O
Dolánky nad Ohří (Dolanki nad Ohrĵi) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Ohře, proksimume 7 km sude de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 254 loĝantoj (2009).
Historio [redakti]
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice.
Memorindaĵoj [redakti]
- Preĝejo de Sankta Egidio kun tombejo
- Barokstila sonorilturo
- Paroĥejo el la jaro 1788
- Kapelo ĉe akvofonto el 18-a jarcento
- Renesanca kruckolono apud la preĝejo el la jaro 1597
- Empira domo konskripcia numero 21 kun volba pordego
- Secesia domo konskripcia numero 22
- Memorigaĵo por falintoj en Unua mondmilito
- Subo de ĉesigita fervojtrako - hodiaŭ uzita kiel vilaĝa strato