Terezín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Terezín (apartigilo)


Terezín
germane: Theresienstadt
fortreso
Terezin CZ Resurrection church as seen from Havlicek Str 676.jpg
Garnizona preĝejo de Reviviĝo de Sinjoro en Terezín, vido tra la placo el Havlíčkova-strato
Terezin LT CZ flag.svg
Flago
Terezín znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Terezín
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Riveroj Elbo, Ohře
Situo Terezín
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 50°30′36″N 14°09′00″E  /  50.51°N, 14.15°O / 50.51; 14.15 (Terezín)
Areo 13,52 km² (1 352 ha)
Loĝantaro 3 018 (31.07.2007)
Denseco 223,22 loĝ./km²
Estiĝo 1219 - 1228
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 55
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565717
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Terezín
Retpaĝo: www.terezin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Terezín estas baroka fortresa urbo en norda Bohemio, proksime de urbo Litoměřice, sur rivero Ohře, kie loĝas 3031 loĝantoj (2009). Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: České Kopisty, Nové Kopisty kaj Počáply u Terezína.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortreson fondis en la jaro 1780 imperiestro Jozefo la 2-a sur loko de du nuligitaj vilaĝoj (Kopisty kaj Trávčice) kaj li nomis ĝin je honoro de sia patrino Maria Teresia. Ĝi estis konsisto de pli larĝa sistemo de fortresoj de norda kaj orienta Bohemio, konstruata al defendo de Aŭstrio kontraŭ prusoj. La konstruado okazis en la jaroj 17801790, en la jaro poste estis fondita libera reĝa armea urbo. La fortreso neniam validiĝis armee kaj en la jaro 1882 ĝi estis nuligita.

La defendsistemo, plenigita per akva fosaĵo, konsistas el du partoj. La ĉefa fortreso situas sur la maldekstra bordo de rivero Nová Ohře, interne estis konstruita eĉ propra fortresa urbo kun regula bazplano, kiu prezentas stile unuecan klasicisman tutaĵon. Empira urbodomo en placo kaj empira paroĥeja preĝejo de Sinjora Reviviĝo (18051810) apartenas al pli eksterordinaraj konstruaĵoj. Devenaj remparoj de la urbo konserviĝis preskaŭ en la tuta perimetro. Oriente de la ĉefa fortreso, sur la dekstra bordo de rivero Ohře, situas La malgranda fortreso. Kvar pordegoj, lokigitaj ĉiam inter du bastionoj, kondukas en la fortreson. La sistemo de subteraj koridoroj atingas longecon 29 km.

Tragika etapo de la historio estis misuzo de la fortreso de naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito. En la urbo (La granda fortreso) estis en novembro de 1941 fondita geto kaj ĝis la jaro 1945 trairis tra ĝi preskaŭ 150 000 judaj arestitoj el multe da eŭropaj landoj. En la loko mortis proksimume 30 000 judoj, sume el Terezín estis forsendita 63 transportoj kun 87 000 judoj. La malgranda fortreso en la jaro 1941 fariĝis malliberejo de la praga gestapo (proksimume 60 000 mortigitoj). En Nacia tombejo antaŭ La malgranda fortreso estis enterigita proksimume proksimume 26 000 viktimoj.

Monumento Terezín[redakti | redakti fonton]

Monumento Terezín estas nacia kulturmemorigaĵo kaj ĝi estas malfermita tutjare. Ĝi estis fondita en la jaro 1947 kaj kreas ĝin La malgranda fortreso, Muzeo de la geto, eksa Magdeburka kazerno kaj Kremaciejo en la juda tombejo.

Malgranda fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

En la Malgranda fortikaĵo oni nun aranĝas vizitrondojn, kiuj ensumigas: ĉelojn, ekzekutejon, daŭrajn ekspoziciojn Terezín 17801939, belartan ekspozicion de Monumento Terezín, kaj ekspoziciojn La malgranda fortreso Terezín 19401945, Koncentrejon Litoměřice 19441945, La internigejon por germanoj, La malgrandan fortreson 19451948 kaj kinejon kun projekciado de dokumentaj filmoj. La muzeo aranĝas porokazajn belartajn kaj dokumentajn ekspoziciojn. Antaŭ La malgranda fortreso estas Nacia tombejo. Ĉiam la trian dimanĉon en majo ĉi tie okazas Terezina funebra soleno.

Muzeo de la geto[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la geto prezentas en la empira konstruaĵo de eksa urba lernejo daŭran ekspozicion Historio de la terezina geto. Ĝi aranĝas porokazajn dokumentajn kaj belartajn ekspoziciojn kaj projekciadon de dokumentaj filmoj. Antaŭ la konstruaĵo staras statuo por memoro de torturitoj.

Magdeburga kazerno[redakti | redakti fonton]

La eksa Magdeburga kazerno – en la eksa armea kazerno el la 18-a jarcento estis instalitaj ekspoziciojn Repliko de la mallibereja loĝigo el la tempo de geto, Muziko en la terezina geto, Belartoj en la terezina geto kaj Literatura verkaro en la terezina geto.

Kremaciejo en la juda tombejo[redakti | redakti fonton]

Kremaciejo en la juda tombejo – tio estas daŭra ekspozicio, kiu dokumentas mortoftecon kaj sepultadon en la terezina geto. En najbareco estas La juda tombejo kaj Tombejo de la sovetaj soldatoj. En remparoj en lokoj de eksa Bohušovická-pordego estas ceremoniejoj.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]


External links[redakti | redakti fonton]