Gavrilo Princip

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gavrilo Princip
Gavrilloprincip.jpg
Gavrilo Princip en prizona ĉelo en Terezín.
Naskiĝo 25-an de julio 1894
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Obljaj, Bosnio kaj Hercegovino, Aŭstrio-Hungario
Morto 28-an de aprilo 1918
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Terezín, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Kaŭzo Atenco kontraŭ Franz Ferdinand d'Este
Akuzo(j) murdo de Franz Ferdinand
Puno 20-jara puno de senigo de libereco
Stato morta
v  d  r
Information icon.svg
Tiu ĉi bildo estis foje konsiderata kiel arestado de Princip. Pli poste estis konfirmite, ke temas pri preterpasanto, kiu estis kaptita, kiam li klopodis savi Principon de linĉado. Estas interese, ke li havis germanan ŝtatanecon.

Gavrilo Princip (naskiĝis la 25-an de julio 1894 en Oblej/Bosnio, mortis la 28-an de aprilo 1918) estis serba nacionalisto, kies murdatako kontraŭ la aŭstra-hungara tron-sekvanto, arkiduko Franz Ferdinand kaj lia edzino Sophie en Sarajevo la 28-an de junio 1914, donis la kaŭzon por la aŭstroj iniciati militon kontraŭ Serbio. Tiel komenciĝs la unua mondmilito

Vivo[redakti | redakti fonton]

Princip estis unu el la 9 infanoj de poŝtisto (leterportisto), el kiuj 6 mortis jam en la infana aĝo. Li vizitis lernejojn en Tuzla kaj Sarajevo kaj forlasis Bosnion en majo 1912, por ke li plulernu en Beogrado. Tie li iĝis ano de serb-amika grupo "Juna Bosnio" (Mlada Bosna), kiu agadis por unuiĝo de Bosnio kun Serbio. La grupo estis armita de la sekreta asocio "Nigra Mano", kiu havis kontaktojn al la serbaj armeaj, registaraj, nobelaj grupoj. Post la pasado de la aŭstra ultimato al Serbio, en kiu ili postulis procesojn kontraŭ la serbaj komplotistoj, komenciĝis la unua mondmilito (28-a de junio 1914).

La murdatako[redakti | redakti fonton]

Gavrilo kaj du helpantoj, Nedjelko Cabrinovic kaj Trifko Grabez, veturis el Beogrado al Sarajevo kaj tie renkontiĝis kun 6 pliaj komplotistoj. La grupogvidanto estis Dragutin Dimitrjeviĉ, gvidanto de la serba armea sekretservo; nur li havis spertojn pri armiloj. Unu grupano provis pafi el alta fenestro, sensukcese pro la granda pafdistanco. La dua grupano ĵetis bombon (laŭ aliaj informoj nur stangon da dinamito) sur la aŭton de la tronheredonto, li tamen misĵetis, la dua aŭto eksplodis, mortigante ties ŝoforon kaj vundante la ensidantojn. La atakisto provis eskapi, sed la homamaso mortbatadis lin. La pliaj grupanoj pro la homamaso ne havis ŝancon, proksimiĝi al Franz Ferdinand, tiel la komploto ŝajnis sensukcesa por ili. Sed la tronheredonto decidis pluveturi kaj viziti la viktimojn de la atako en hospitalo.

Gavrilo Princip poste, kiam li konsideris la tutan agadon kiel perdita, estis ĉitempe en kafejo de Moritz Schiller por sandviĉo, kiam li ekvidis la aŭtomobilon de Ferdinand preterveturi tra erara direkto. Kiam la ŝoforo konstatis tion, li bremsis kaj komencis retroveturi. Dum tio la aŭtomobilo malrapide preterpasis la atendantan Principon. Tiu ekpaŝis ek, eltiris la armilon kaj el distanco de proksimume unu metro kaj duono li kelkfoje ekpafis kontraŭ la aŭtomobilo. Franz Ferdinand estis trafita en la kolon kaj Žofie en la ventron. Žofie, pri kiu oni pli poste konstatis, ke ŝi estis graveda, mortis tuj. Ferdinand vokis ŝin „Sopherl! Sopherl! Sterbe nicht! Bleibe am Leben für unsere Kinder!“ (Sofinjo! Sofinjo! Ne mortu! Restu viva por niaj infanoj!), rapide senkonsciiĝis kaj post alveturo en malsanulejon li mortis.

Ĉar Princip dum la tempo de atako estis tro juna, por ke li estu kondamnita al morto, li ricevis la plej grandan punon, 20-jaran prizonon, kiun li devis plenumi en la punejo de Theresienstadt (Bohemio). Li mortis tie en 1918 pro tuberkulozo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]