Chřibská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chřibská
germane Kreibitz
urbo
Placo kun preĝejo de sankat Georgo kun naskodomo de Tadeáš Haenke (tute dekstre)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chřibská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Varnsdorf
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Luzacia montaro
Valbaraĵo Valbaraĵo Chřibská
Rivero Chřibská Kamenice
Situo Chřibská
 - alteco 387 m s. m.
 - koordinatoj 50° 51′ 48″ N 14° 28′ 59″ O / 50.86333 °N, 14.48306 °O / 50.86333; 14.48306 (mapo)
Areo 15,93 km² (1 593 ha)
Loĝantaro 1 328 (2023)
Denseco 83,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 44
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562530
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chřibská
Retpaĝo: www.chribska.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Chřibská (germane Kreibitz) estas urbo de Ĉeĥio, en distrikto Děčín, en Luzacia montaro, tuj apud limo kun Ŝluknova terlango, rande de Nacia parko Bohemia Svislando. Vivas ĉi tie 1 328 loĝantoj (2023). La urbon kreas partoj Dolní Chřibská, Horní Chřibská, Chřibská kaj Krásné Pole, kiuj senpere ligas al si. Kontraŭe al tio proksima Nová Chřibská, situanta oriente, sed apartenanta al municipo Rybniště, same kiel stacidomo Chřibská, troviĝanta en domaro Nový Semerink en arbaroj proksimume 2 km de Horní Chřibská. Tra Chřibská trafluas rivereto Chřibská Kamenice. Sudoriente super la urbo troviĝas (en katastra teritorio Rybniště apud limo de Horní Chřibská) valbaraĵo Chřibská.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kytlice, Doubice, Jetřichovice, Krásná Lípa, Kunratice, Česká Kamenice kaj Rybniště.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352. Ankoraŭ pli malnovan historion de la urbo markas ŝtono portanta jaroj 1144, trovita ĝi estis dum alikonstruo de preĝejo.

En Chřibská estis la plej malnova vitrofareja gisejo en la tuta mezeŭropa regiono, kiu laŭ enskriboj en kortegaj tabuloj ekzistis jam en la jaroj 1426 kaj 1428. La plej malnova enskribo en la libro de urbo estas el la jaro 1514, ĝi parolas pri tio, ke la gisejo estas en trafiko pli ol 100 jaroj, t.e. ĝi devis ekzisti jam en la jaro 1414. Dum tempo de la daŭrado de gisejo en Chřibská ĉi tie agadis vico de vitrofaristaj majstroj. Post la dua mondmilito la gisejo fariĝis posedaĵo de entreprenoj Borské sklo, resp. Crystalex Nový Bor. Oni produktis ĉi tie unue verdan vitron, poste materialon por polurado, gravurado kaj pentrado. La gisejo produktis ĝis la jaro 2007, kiam ĝia trafiko pro ekonomiaj kaŭzoj finiĝis. La areon de la gisejo sekve dividis inter si kelke da privataj firmaoj, kiuj ĉi tie entreprenas en fakoj, kiuj havas nenian kunigecon kun vitro.

Plimulto de loĝantoj estis de germana nacieco, post ellandigo okazis abrupta sinko de la loĝantoj. Nove alivenitja ĉeĥaj entreprenistoj ofte forveturisgis ekipaĵarojn de la germanaj entreprenoj el la limregiono kaj finigis produktadon, kio kaŭzis pluan malpliiĝon de loĝantoj. Estis detruitaj kelke da domoj, inkluzive de kelkaj en la placo.

Post la jaro 1989 okazis iom post ioma renovigo.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 Chřibská estas denove urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 777
18805 650
18905 205
19005 095
19105 121
19214 463
JaroLoĝantoj
19304 788
19501 864
19611 673
19701 660
19801 610
19911 411
JaroLoĝantoj
20011 429
20111 381
20141 396
20161 369
20171 359
20181 342
JaroLoĝantoj
20191 349
20201 357
20211 353
20221 323
20231 328

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

  • vitrofarista familio de Friedrichoj, proprumanta gisejojn en la jaroj 1504–1689
  • Malachias Siebenhaar (1616–1685), muzika komponisto
  • Ferdinand Pohl (1748–1809), fondinto de produktado de vitraj harmonikoj
  • Tadeáš Haenke (1761–1817), kuracisto, vojaĝisto kaj natursciencisto. Temas pri malkovrinto de la plej granda nimfea kreskaĵo de la mondo - Victoria amazonica. Liaj malkovroj el praarbaroj de Sud-Ameriko havas validecon ĝis hodiaŭ.

Lokaj partoj[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Georgo
  • Ŝosea ponto kun statuoj de sankta Johano Nepomuka kaj Virgulino Maria en la placo
  • Paroĥo n-ro 9
  • Urbodomo n-ro 21
  • Kamparana domo n-ro 10
  • Kamparana domo n-ro 160
  • Kamparana domo n-ro 182
  • Akva alkondukilo kun akvodukto – teknika memorindaĵo el la jaro 1888 en Dolní Chřibská
  • Muelejo de Horn por spicoj n-ro 35 en Dolní Chřibská

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]