Velký Šenov

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Velký Šenov
Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem (Ústecký kraj)
Distrikto Děčín
Urbestro Marcela Boháčová
Poŝtkodo 407 78
Retpaĝaro http://www.velkysenov.cz
Demografio
Loĝantaro 1935 enloĝantoj (2008)
Geografio
Koordinatoj
50°59′37″N 14°22′31″O / 50.99361, 14.37528Koordinatoj: 50°59′37″N 14°22′31″O / 50.99361, 14.37528
Alto 357 m
Areo 19,82
Horzono +1
Mapo
Velký Šenov

Velký Šenov (germane Groß Schönau) estas urbo kun 1935[1] enloĝantoj en Ĉeĥio. Ĝi situas 6 km okcidente de Šluknov en 357 m super marnivelo en la Ŝluknova montara etendaĵo kaj apartenas al la distrikto Děčín. La katastra areo estas 19,82 km².

Enhavo

[redakti] Geografio

[redakti] Geografia situo

Velký Šenov troviĝas ĉe la enfluo de la rivereto Šenovský potok en la rivereto Vilémovský potok en la valo de ambaŭ riveretoj. Oriente de ĝi leviĝas la 543 m alta Partyzánský vrch (germane Botzen), kies supro estis grandparte ebenigata per stonrompejo kaj en la sudoriento la monto Hrazený (germane Pirsken, 610 m). Najbaraj lokoj est Vilémov en la okcidento, Lipová en la nordo, Císařský en la oriento kaj Mikulášovice en la sudo.

[redakti] Urbopartoj

Al Velký Šenov apartenas la urbopartoj Janovka (germane Johannesberg), Knížecí (germane Fürstenwalde), Leopoldka (germane Leopoldsruh), Malý Šenov (germane Klein Schönau) kaj Staré Hraběcí (germane Alt Grafenwalde).

[redakti] Historio

La loko estiĝis en la 12-a jarcento dum la germana koloniado. La unua dokumenta mencio de Velký Šenov okazis en la jaro 1346 en matrikuloj de la episkoplando Meißen, tiutempe jam ekzistis paroĥejo.

La laktobieno Schönau estis ekde la jaro 1404 posedo de la sinjora bieno Lipová (germane Hainspach). En la jaro 1551 venis la reformacio ĉi tien. En la jaro 1621 komenciĝis la kontraŭreformacio kaj en la jaro 1690 Schönau estis denove pure katolika.

La enloĝantoj origine vivis de agrokulturo kaj linŝpinado. Ekde la 18. jarcento disvastiĝis la tekstila industrio kaj en la 19. jarcento la metalprilaborado. Fabriko de ŝtalvaroj setlis kaj en la jaro 1884 oni konstruis la unuan galvanan fabrikon de Aŭstrio-Hungario.

La 4-an de oktobro 1907 Schönau ricevis la urborajton de la imperiestro Franz Joseph I. de Aŭstrio-Hungario kaj ricevis la nomon Groß Schönau. La germana loĝantaro estas forpelita post la jaro 1945. Hodiaŭ estas en la urbo industrio de pasamentoj, fabriko de artefaritaj floroj, artopresejo Severografia kaj fabriko de fiŝkonservaĵoj. La plej granda entrepreno en la urbo estas la entrepreno de bendoŝtalo kaj galvanizado Železárny Velký Šenov s.r.o., kiu estiĝis el la iama firmao Hille & Müller fridlaminejo kaj galvaniko.

[redakti] Vidindaĵoj

  • Preĝejo Sankta Bartolomeo, konstruita en la 16. jarcento kaj ĉirkaŭ la jaro 1750 baroke transformita.

[redakti] Ekonomio kaj infrastrukturo

[redakti] Trafiko

Velký Šenov havas stacidomon ĉe la Fervoja relvojo Rumburk–Sebnitz.

[redakti] Gravaj personoj

[redakti] Personoj, kiuj naskiĝis en la urbo

  • Skulptista familio Riedl
  • Augustin Bartholomäus Hille (1786–1865), episkopo de Leitmeritz (hodiaŭ Litoměřice, teologo kaj profesoro
  • Rudolph Otto (1887–1962), pentristo

[redakti] Personoj, kiuj laboris kaj vivis en la urbo

  • Franz Josef Petrick (1770–1844), skulptisto
  • Friedrich August Ferdinand Pettrich (* 1798-?), skulptisto

[redakti] Esperantistoj

En Groß Schönau/Velký Šenov naskiĝis la siatempe tre aktiva esperantisto Julius Patzelt (1857-1927).

[redakti] Fontoj

  1. TTT-ejo de la urbo (angle)

[redakti] Eksteraj ligiloj


Regiono Ústí nad Labem
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Děčín
Arnoltice ~ Benešov nad Ploučnicí ~ Bynovec ~ Česká Kamenice ~ Děčín ~ Dobkovice ~ Dobrná ~ Dolní Habartice ~ Dolní Podluží ~ Dolní Poustevna ~ Doubice ~ Františkov nad Ploučnicí ~ Heřmanov ~ Horní Habartice ~ Horní Podluží ~ Hřensko ~ Huntířov ~ Chřibská ~ Janov ~ Janská ~ Jetřichovice ~ Jílové ~ Jiřetín pod Jedlovou ~ Jiříkov ~ Kámen ~ Krásná Lípa ~ Kunratice ~ Kytlice ~ Labská Stráň ~ Lipová ~ Lobendava ~ Ludvíkovice ~ Malá Veleň ~ Malšovice ~ Markvartice ~ Merboltice ~ Mikulášovice ~ Rumburk ~ Růžová ~ Rybniště ~ Srbská Kamenice ~ Staré Křečany ~ Starý Šachov ~ Šluknov ~ Těchlovice ~ Valkeřice ~ Varnsdorf ~ Velká Bukovina ~ Velký Šenov ~ Verneřice ~ Veselé ~ Vilémov
Distriktoj de Ĉeĥio
Regionoj de Ĉeĥio