Česká Kamenice
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Kamenice |
| Česká Kamenice | |||
| germane: Böhmisch Kamnitz | |||
| urbo | |||
|
Urbodomo kaj fontano en Placo de Paco en Česká Kamenice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Česká Kamenice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
| Distrikto | Distrikto Děčín | ||
| Administra municipo | Česká Kamenice | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Luzacia montaro, Bohema Svislando, Elba Grejsmontaro | ||
| Rivero | Kamenice | ||
| Situo | Česká Kamenice | ||
| - alteco | 301 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°47′00″N 14°17′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.783333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.783333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 38,76 km² (3 876 ha) | ||
| Loĝantaro | 5 473 (2005) | ||
| Denseco | 141,2 loĝ./km² | ||
| Fondo | 11-a jarcento | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 407 21 | ||
| NUTS 3 | CZ042 | ||
| NUTS 4 | CZ0421 | ||
| NUTS 5 | CZ0421 562394 | ||
| Katastraj teritorioj | 6 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 22 | ||
| Partoj de urbo | 10 | ||
| Retpaĝo: www.ceska-kamenice.cz | |||
Česká Kamenice estas ĉeĥa urbo kiu situas en la valo de la rivereto Kamenice proksimume 30 km oriente de Děčín. Ĉirkaŭas ĝin arbar-kovritaj montoj de Ĉeĥa Mezalta Montaro, Luzacia Montaro kaj Elba Grejsmontaro (respektive ties parto Ĉeĥa Svislando - Labské pískovce). La urbo havas 5600 enloĝantoj. Al ĝi apartenas ankaŭ Pekelský Důl, Dolní Kamenice, Filipov, Huníkov, Horní Kamenice, Kamenická Nová Víska, Kerhartice kaj Líska.
Historio [redakti]
Česká Kamenice ekestis en arbaroriĉa regiono, kie verŝajne jam en la 11-a jarcento vivis soraboj. Ĉirkaŭ la mezo de la 13-a jarcento alvenis germanaj setlantoj. Kie la bohemia-luzacia komerca vojo krucas la rivereton Kamenice ili fondis samnoman vilaĝon. Sub la regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a el la dinastio de la Přemyslidoj (1253-1278) la meza parto de la vilaĝo ricevis urbajn rajtojn. La ekstremaj partoj poste fariĝis la setlejoj Horní kaj Dolní Kamenice (Supra kaj Malsupra Kamenice).
La hodiaŭan aspekton de la urbo karakterizas barokaj konstruaĵoj. La kastelo de Česká Kamenice origine ekestis en la 16-a jarcento en renesanca stilo. En la jaro 1652 okazis baroka plilarĝigo. La urba preĝejo estis konstruita en 1562 laŭ la stilo de malfrua gotiko. En la konstruaĵon estis integrita turo el la jaro 1555, kiu estis alikonstruita en la jaroj 1604 kaj 1605. La okcidenta pordego devenas de la 14-a jarcento. Krome en la urbo troviĝas pilgrima preĝejo, baroke konstruita en la jaroj 1736 - 1739. Sur altaĵo apud la urbo videblas la ruinoj de gotika burgo el la 13-a jarcento, kiun oni forlasis en la 16-a jarcento.
Turismo [redakti]
Turismaj celoj en la ĉirkaŭaĵo estas interaliaj:
- Panoramaj rokoj Jehla, Ponorka kaj Žába
- Panská skála, konata sub la nomo Čedičové varhany (Bazalta orgeno)
- Střední vrch
- Studenec
- Mariina Skála
- Růžovský Vrch
Vidu ankaŭ [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Česká Kamenice | Dolní Kamenice | Filipov | Horní Kamenice | Huníkov | Kamenická Nová Víska | Kerhartice | Líska | Pekelský Důl | Víska pod Lesy |
|

