Elba Grejsmontaro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Elba Grejsmontaro estas la rezulto de radikalaj geologiaj ŝanĝiĝoj. En kretaceo ĉi tie troviĝis marfundo. Efloresko kaj Erozio de la apudaj montaroj ( Ercmontaro kaj Luzacia montaro ) liveris materialon, kiu eksedimentis sur la marfundo kaj formis dikajn grejstavolojn. Elbo kaj ties alfluoj dismembrigis tiun terenon en bizara maniero. Hodiaŭ la imponan pejzaĝon karakterizas la mallarĝa valo de Elbo, profundaj rokaj ravinoj, malgrandaj altebenaĵoj, tablomontoj kaj rokogrupoj. Elba Grejsmontaro nun estas unika turisma regiono, vojaĝcelo de unua rango. Centojn da kilometroj mezuras ĝiaj romantikaj migrovojoj kun multaj panoramaj vidoj.

Bastei

Grimpantojn allogas pli ol mil rokpintoj de plej diversaj malfacilecoj.
La pejzaĝon ĝui eblas ankaŭ veturante per biciklo, ekskursoŝipotrajno.

Pli da bildoj videblas sub "Bildkolekto".

[redakti] Turismaj vizitindaĵoj

[redakti] La pejzaĝo en la okuloj de ...

[redakti] Bildkolekto

dosiero:rot.jpeg

Vespera impreso kun Lilienstein

dosiero:affensteine.jpeg

Maldekstre monto "Hohe Liebe", dekstre: parto de la rokoformacio Affensteine.

dosiero:blosigruppe.jpeg

Vido al parto de la rokoformacio Affensteine, ĉe la dekstra fino staras la roko "Bloßstock".

Dosiero:Heringstein 3.jpeg

La roko "Heringstein" troviĝas dekstraflanke de Elbo proksime al la ĉeha-germana limo.

dosiero:Bastei.jpeg

Sur la ponto ĉe Bastei (desegnaĵo el la 19-a jarcento)..

Dankon al la aŭtoro de www.gipfelbuch.de pro la afabla permeso uzi liajn fotoj por nekomercaj celoj.

Legu ankaŭ: Bohemio, Saksio