Děčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Děčany (prononcu: Djeĉany) estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta ĉirkaŭ 12 km sudokcidente de Lovosice. Ĝi konsistas el 4 partoj: Děčany, Lukohořany (Lukohorĵany), Semeč (Semeĉ) kaj Solany. En la vilaĝo loĝas 376 loĝantoj (2009). Apud la vilaĝo troviĝas naturmemoraĵo Kamenná slunce (Ŝtonaj sunoj). Temas pri forlasita ŝtonminejo en kies roka muro troviĝas ŝtonaj figuroj similaj al infanpentraĵo de suno. Ili estiĝis dum vulkana erupcio dum pratempo.