Bohušovice nad Ohří

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohušovice nad Ohří
germane Bauschowitz an der Eger
urbo
Vido tra strato Tylova ulice, en fono preĝejo de sanktaj Prokopio kaj Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bohušovice nad Ohří
Popola prononco: Boušovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historia regiono Bohemio
Rivero Ohře
Situo Bohušovice nad Ohří
 - alteco 151 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 37″ N 14° 09′ 02″ O / 50.49361 °N, 14.15056 °O / 50.49361; 14.15056 (mapo)
Areo 8,6238 km² (862,38 ha)
Loĝantaro 2 469 (2023)
Denseco 286,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1057
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 56
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564591
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bohušovice nad Ohří
Retpaĝo: www.bohusovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bohušovice nad Ohří (Bohuŝovice nad Ohrĵi) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el 2 partoj - Bohušovice troviĝas ĉe maldekstra bordo de rivero Ohře kaj Hrdly ĉe la dekstra. En la jaro 2023 loĝis en la urbo 2 469 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri Bohušovice (Bvsouici) devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice. Signifa evoluo de la komunumo komenciĝis post la jaro 1850 lige kun finkonstruo de fervojo inter Praha kaj Dresden. En la jaro 1920 Bohušovice ricevis statuton de urbo, kiun ĝi poste perdis dum Dua Mondmilito. En la jaro 1998 ĝi ricevis la urban statuson denove.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas 9 km de aŭtostrado D8 (elveturejoj 35 - Doksany aŭ 45 - Lovosice). Tra ĝi ankaŭ trapasas ĉefa fervojtrako Praha - Děčín. En stacidomo haltas eĉ rapidtrajnoj, tio montras nunan gravecon de la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas fama interalie per agrikultura kaj manĝovara produktado. La produktejoj kaj deponejoj troviĝas proksime de la fervoja stacidomo. La plej signifa estas laktofabriko, grava estas ankaŭ produktado de mustardo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sanktaj Prokop kaj Nikolao sur Centra placo.
  • Ŝtona fervoja ponto trans rivero Ohře el la jaro 1848.
  • Monumento de Johano Hus sur Centra placo.
  • Kapeleto de Sankta Anna ĉe ŝoseo al Brňany.