Štětí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu ĝin kun pola Szczecin


Štětí
germane: Wegstädtl
urbo
MestoSteti.jpg
Bezručovy Sady en Štětí
Steti - vlajka.jpg
Flago
Steti - erb.gif
Blazono
Oficiala nomo: Štětí
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Štětí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Elbo
Situo Štětí
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 50°27′12″N 14°22′35″E  /  50.45333°N, 14.37639°O / 50.45333; 14.37639 (Štětí)
Areo 53,85 km² (5 385 ha)
Loĝantaro 10 024 (15.08.2008)
Denseco 186,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 08, 411 73
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565709
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 10
Bazaj sidejunuoj 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Štětí
Retpaĝo: www.steti.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Fontano en placo
Baroka preĝejo el 18-a jarcento

La ĉeĥa urbo Štětí [ŝtjetji] (germane Wegstädtl) troviĝas en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem sur la dekstra bordo de la rivero Elbo proksimume 50 km norde de la ĉefurbo Prago. La urbo troviĝas rande de fekunda ĉerivera ebenaĵo, kiu etendiĝas de la urboj Pardubice ĝis Litoměřice. Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: Brocno, Čakovice u Radouně (Ĉakovice), Hněvice (Hnjevice), Chcebuz (Ĥcebuz), Počeplice (Poĉeplice), Radouň u Štětí (Radounj), Stračí (Straĉi), Újezd u Chcebuze kaj Veselí. En la jaro 2008 loĝis en la urbo 10 024 enloĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la urbo devenas el komenco de la 14-a jarcento. Estas skribite, ke setlejo Sstiet estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1300, kiam tie staris 24 domoj kaj ligna preĝejo. Tiu estis detruita de granda inundo, tial en 1784 oni finkonstruis ŝtonan preĝejon de sankta Simono kaj sankta Judaso, kiu kompreneble konserviĝis ĝis nun.

En 1549 Štětí fariĝis reĝa urbo. Tiam ĝi ricevis urban blazonon kaj sigelon. Tiutempe en la urbo loĝis ĉirkaŭ 500 homoj (ĉeĥoj kaj germanoj). La urbanoj estis liberigitaj de tiutempe deviga servutula laboro, tial en la urbo ekprosperis industrio. Nur milita mizero komence de la 19-a jarcento haltis la kreskon. Tiu renoviĝis nur en la dua duono de la 19-a jarcento dum la regado de Aŭstrio-Hungario. En 1848 oni fondis poŝtoficejon, en 1850 distriktan juĝejon. En 1871 la urbo estis konektita al fervojo.

Post kiam la urbo transiris de Aŭstrio-Hungario al Ĉeĥoslovakio en 1918 grave kreskis la nombro da ĉeĥoj en la urbo. En 1934 oni konstruis ĉeĥan lernejon. Nombro da loĝantoj en la jaro 1938 estis 2585, post la dua mondmilito kaj la perforta elpelo de la germanoj la nombro iom reduktiĝis - dum censo en la jaro 1948 oni kalkulis 2192 enloĝantojn.

Grava mejloŝtono en la urba historio estas la jaro 1949, kiam oni ekkonstruis paperfabrikon sur loko de estinta sukerfabriko. La paperfabriko SEPAP sinsekve fariĝis la plej grava ne nur en la urbo, sed en la tuta lando. Nun ĝi apartenas al eksterlanda firmao MONDI.

La disvolviĝo de la paperfabriko kaŭzis ankaŭ disvolviĝon de la urbo. Estis konstruataj loĝdomoj, infanĝardenoj, lernejoj, sanzorga domo kaj poste eĉ naĝejo, sporta stadiono, urba biblioteko kaj superbazaro.

En la apuda vilaĝo Račice troviĝas remboata kanalo pli ol 2 km longa. Tie okazis jam kelkaj ĉampionadoj de remado kaj kanuado.

Kultura vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉiun duan jaron oni organizas FEDO-festivalon de blovorkestroj. Ĉiujare oni povas aŭdi rok-an kaj kontrean muzikon. Kvankam al la urbo ofte alvenadas prezenti sin pragaj aktoroj, plimulto da loĝantoj preferas televidon, precipe nun kiam estis instalita kabla televido kun 28 program-kanaloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]