Klapý

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Pri rezervejo en Slovakio temas artikolo Klapy.

Klapý
municipo
Pohled z Hazmburku, Klapý.JPG
Vido el Hazmburk al Klapý
Oficiala nomo: Klapý
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Libochovice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Hazmburk burgoruino
Rivero Rosovka
Situo Klapý
 - alteco 239 m s. m.
 - koordinatoj 50°25′53″N 14°00′23″E  /  50.43139°N, 14.00639°O / 50.43139; 14.00639 (Klapý)
Areo 8,94 km² (894 ha)
Loĝantaro 534 (31.12.2007)
Denseco 59,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1197
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 16
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565024
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Klapý
Retpaĝo: www.klapy.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Vido al vilaĝo Klapý de tiea fiŝlago, en fono Hazmburk

Klapý estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta proksimume 3 km nordokcidente de Libochovice. En la vilaĝo loĝas 522 loĝantoj (2009). Oriente de la vilaĝo troviĝas monteto Házmburk (418 m.s.m.) kun samnoma burgruino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo de la vilaĝo devenas el kelta vorto "klép" (fonto). Laŭ eltrovoj oni supozas, ke la loko estis setlita jam en ŝtonepoko. Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1197. La burgon fondis verŝajne komence de la 14-a jarcento sinjoroj el Lichtenburk sur karakteriza bazalta monteto, de sur kiu ili havis perfektan trarigardon pri la agado en la ĉirkaŭaĵo. Je iom pli malfrue akiris ĝin Johano de Luksemburgio kaj en la jaro 1335 li vendis ĝin al Zbyněk Zajíc el Valdek. Tiam Klapý ricevis hodiaŭ pli uzatan nomon Házmburk. Konstruado de la burgo trairis tra kelke da videblaj etapoj. La burgo okupas la tuta areon de la tirforma monteto, ĝi havas plilongigitan formon en direkto oriento – okcidento en longeco de 170 m kaj larĝeco de 30 m. La interna burgo estas laboraĵo de la unua etapo, el kiu konserviĝis Blanka Turo kaj parto de grandega pakuma muro. Neornamecon kaj pure celan karakteron de la konstruaĵo atestas armea kaj fortikaĵa signifo de la burgo.

Komence de la 15-a jarcento Házmburk (Klapý) apartenis al Vilém Zajíc, samideano de katolika partio, kaj ĝi estis dum sieĝado de husanoj parte difektita. Pli malfrue Zajícidoj forlasis ĝin kaj ili transloĝiĝis al Budyně, en la jaro 1558 ili vendis la burgon kaj ekde la jaro 1586 ĝi jam estas notata kiel dezerta. Fine de 19-a jarcento trifoje terenfalis parto de la monteto.

Nun ĝi estas alirebla por publiko.

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Burgruino Hazmburk
  • Ruino Podhradí (subburga domaro), hodiaŭ arĥeologia trovejo
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
  • Kampa kruckolono