Brandov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandov
germane Brandau
municipo
Sidejo de municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brandov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Litvínov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Brandov
 - alteco 543 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 56″ N 13° 23′ 27″ O / 50.63222 °N, 13.39083 °O / 50.63222; 13.39083 (mapo)
Katastro 12,3 km² (1 230 ha) Brandov
Loĝantaro 275 (2023)
Denseco 22,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1540
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 47
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0425
NUTS 5 CZ0425 567078
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brandov
Retpaĝo: www.brandov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Brandov (germane Brandau) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en limregiona terlango kreita de akvaj fluantoj Svídnice, Flájský potok kaj Načetínský potok en supermara alteco 543 m. Al la municipo apartenis ankaŭ hodiaŭ pereinta domaro Zelený Důl situanta sur ĉeĥa-germana landlimo proksimume 1 km norde de Brandov. Ĝis Brandov kondukas el Hora Svaté Kateřiny ŝoseo de la III-a klaso n-ro 25220. Vivas ĉi tie 275 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Olbernhau, Hora Svaté Kateřiny kaj Kalek.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1540 kaj ĝia estiĝo koneksas kun minado de metaloj en Ercmontaro. En Brandov oni minis precipe ferercon. Post la jaro 1850 ĝi fariĝis memstara municipo kun domaro Zelený Důl.

Tiutempe oni ĉi tie ankaŭ esploris je vejnoj de nigra karbo, kiu estis trovita proksime de la municipo kaj en la jaro 1853 oni komencis mini ĝin.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 229
18801 428
18901 717
19002 131
19102 896
19212 572
JaroLoĝantoj
19302 473
1950393
1961453
1970419
1980269
1991237
JaroLoĝantoj
2001257
2011243
2014243
2016240
2017250
2018247
JaroLoĝantoj
2019247
2020258
2021270
2022278
2023275

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Restaŭrigita baroka ununava preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo el la jaroj 1720–1730
  • Kapelo de Reviviĝo de Sinjoro en tombejo
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1730
  • Restaĵoj de Vala fervojo de Svídnice
  • Etaj restaĵoj de malgranda burgo super parto nomata Kolonie
  • Ŝtona monteto (842 m) situanta proksimume 2,5 km sude de la municipo estas interesa geologia loko, kie troviĝas forlasita mura minejo

Listo de stratoj[redakti | redakti fonton]

  • Lesní
  • Rudé armády

Naskiĝinto[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]