Willi Neubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Willi NEUBERT (naskiĝinta la 9-an de novembro 1920 en Brandov, mortinta la 7-an de aŭgusto 2011 en Ballenstedt) estis germana pentristo kiu famiĝis per siaj grandformataj vandbildoj el emajlo. Li anis ĉe la socialisma kulturmovado Bitterfelder Weg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam Neubert estis helplaboristo kaj forĝisto inter 1934 kaj 1938 li plukleriĝis vesperlerneje kaj finekzameniĝis post telestudado kiel teknika desegnisto kaj konstruisto. En la 1.12.1938 li iĝis membro de NSDAP.[1] Post deĵoro en Plauen li devis soldati dum la Dua mondmilito.

Tuj postmilite li laboris ĝis 1950 kiel ŝtalulo kaj tenilkonstruisto en ferfabrikoj de Thale kaj anis en la estraro de BPO, la komunisma fabrika organizaĵo. Li mem fariĝis komunisto en 1948. Inter 1950 kaj 1952 studis li en la artakademio apud Burgo Giebichenstein (Halle) ĉe Charles Crodel, Ulrich Knispel kaj Kurt Bunge. De 1953 li estis liberprofesiulo.

De 1960 ĝis 1962 kaj en 1970/71 Neubert docentis en Halle pri industria form-aranĝo. En 1970 li estris la instituton pri arkitektura emajlumo en Thale, kiu filiis al la altlernejo de Halle. Samloke fariĝis li en 1971 profesoro.

Sukcesis al Neubert, kun iamaj kolegoj el Thale, pluevoluigi la teknikojn de industri-emajlaĵoj, do la artista ŝmiro de farba emajlo sur ŝtalplatojn. En 1964 li ordonis la konstruon de specialaj fornoj. La bakitaj platoj poste kunmetiĝis je grandaj artaĵoj.

tombo de Neubert je Thale

De 1964 Neubert estis akademiano de Akademie der Künste. Inter 1963 kaj 1967 li eĉ estis parlamentano de Volkskammer laŭ komisio de Kulturligo de GDR.

En GDR kaj ekstere oni organizis ekspoziciojn por li sole respektive kun lia partopreno, i.a. inter 1958 kaj 1983, de Vierte Deutsche Kunstausstellung ĝis la naŭa eldono de Kunstausstellung der DDR (en Dresdeno). Studintereso vojaĝigis lin i.a. al Albanujo (1958), Barato (1963), Finnlando (1972), Ĉeĥoslovakio kaj Sovetio (1959, 1960, 1961, 1966). Elmontradoj nur por Neubert estis ekz. en Nov-Delhio (1963) kaj en Finnujo (1972). En oktobro 2006 la anoj de Thale aljuĝis al li honoran civitanecon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj

  • 1956: Harzwinter
  • 1958: Eisenhüttenwerk Thale (oleo)
  • 1960: Arbeitspause (oleo; je Anger-muzeo, Erfurto)
  • 1960: Diskussion in der Brigade (oleo)
  • 1961: Stahlwerker I (oleo)
  • 1962: Parteidiskussion II (oleo)
  • 1964: Schachspieler (oleo; en Dresdeno, "Galerie Neue Meister"
  • 1968: Stahlwerker II (por "Gebäude das Staatsrates der DDR", nuntempe je "Staatliche Kunstsammlungen Dresden"
  • 1969: Neuererdiskussion ("Nationalgalerie Berlin"
  • 1975: Gestern – Heute (por la palacogalerio de Palast der Republik, hodiaŭ je Deutsches Historisches Museum
  • 1981: Schachspieler und Roboter (oleo)

Artaĵoj el industriemajlo

  • 1964: Die Presse als kollektiver Organisator sur la domo de la eldonejo de "Mitteldeutsche Zeitung", en Halle
  • 1969–1973: vandfriso Die Presse als Organisator ĉe la iama gazetara kafejo en la domo de Berliner Zeitung
  • 1969: fasado ĉe la domo de la GDR-miniserio pri sciencoj, Berlino (detruo fine de la 1990-aj jaroj)
  • 1977/78: vandbildo Internationale Solidarität ĉe la Urba salonego de Suhl; de 2010 en Thale[2]
  • 1980: vandbildo ĉe la restoracio de FDGB en Friedrichroda, nun Monta Hotelo Friedrichroda
  • 1983: vandbildo Chemie ĉe la partidomo de SED en Halle (detruite)
  • 1986: vandbildo 300 Jahre EHW Thale ĉe la metilernejo de Thale, ekde 2005 ĉe la ejo Dampfmaschine Nr. 7, Hüttenplatz[3]
  • 1988: fasadokovro ĉe supermerkatego Steg (Halle)

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Händelpreis des Bezirkes Halle
  • 1961: Kunstpreis des FDGB por la bildo Stahlwerker
  • 1963: Kunstpreis der DDR
  • 1965: Nationalpreis der DDR, 3-a klaso por la bildo „Der Schachspieler“
  • 1968: Kunstpreis des FDGB
  • 1974: Held der Arbeit
  • 1976: Banner der Arbeit
  • 1981: Vaterländischer Verdienstorden (en oro)
  • 2006: honora civitano de Thale

Ekspozicioj ekskluzive por Neubert (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Berlin, Galerie der Akademie der Künste der DDR, Neuer Marstall
  • 1982: Halle, Moritzburg (Halle)
  • 1993: Thale, Rathaus
  • 1995: Wernigerode, Galerie im Ersten Stock
  • 1997: Magdeburg, Galerie im Landtag
  • 2003: Quedlinburg, Palais Salfeldt
  • 2006 kaj 2010: Thale, Galerie Kapelle

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S. H. Begenau: Zu Willi Neuberts Bild „Parteidiskussion“. Ĉe: Bildende Kunst Nr. 7/1963, S. 343–348.
  • Wolfgang Hütt: Ein wegweisender Beitrag zur modernen Wandmalerei. Willi Neuberts Wandbild für das Verlagsgebäude der „Freiheit“ in Halle. In: Bildende Kunst, Berlin, 10/1964, S. 518–520
  • Ullrich Kuhirt: Willi Neubert – Farbige Gemäldewiedergaben. E. A. Seemann Verlag, Leipzig 1969
  • Ullrich Kuhirt: Willi Neubert (= Reihe Maler und Werk). Verlag der Kunst, Dresden 1973
  • Willi Neubert. Malerei und Email. Fachbuchdruck Naumburg 1981.
  • Neubert, Willi. Ĉe: Dietmar Eisold (eld.): Lexikon Künstler in der DDR. Verlag Neues Leben, Berlin 2010, ISBN 978-3-355-01761-9, p. 661/662.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olaf Kappelt: Braunbuch DDR. Berlin, dua eldono, 2009. p. 453-454
  2. Andreas Montag: "Thale: Großer Bahnhof für Willi Neubert." = Ĉe: MZ-web.de, 8.11.2010
  3. "Wandbild '300 Jahre EHW Thale'.