Valkeřice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valkeřice
germane Algersdorf
municipo
Baroka paroĥo el la jaro 1704
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Valkeřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Benešov nad Ploučnicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia mezmontaro
Rivero Ploučnice
Situo Valkeřice
 - alteco 443 m s. m.
 - koordinatoj 50° 42′ 07″ N 14° 19′ 19″ O / 50.70194 °N, 14.32194 °O / 50.70194; 14.32194 (mapo)
Katastro 14,13 km² (1 413 ha) Valkeřice
Loĝantaro 402 (2023)
Denseco 28,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1363
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 24
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562874
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valkeřice
Retpaĝo: www.valkerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Valkeřice (germane Algersdorf) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín apud orienta limo de Regiono Ústí nad Labem. Ĝi troviĝas kvar kilometroj sudsudoriente de Benešov nad Ploučnicí kaj dek du kilometroj de distrikta urbo Děčín. Kompareble malproksimaj estas ankaŭ urboj Ústí nad Labem (20 km), Litoměřice (23 km) kaj Česká Lípa (14 km), kiu jam situas en Regiono Liberec, kies limo kondukas tri kilometroj oriente de la municipo. Plimulto de domoj situas laŭlonge laŭ ŝoseo II/240. En la katastra teritorio de Valkeřice situas ankaŭ preskaŭ pereinta domaro Sluková, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita. Vivas ĉi tie 402 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Starý Šachov, Heřmanov, Františkov nad Ploučnicí, Merboltice kaj Verneřice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Valkeřice estis fondita en la 13-a jarcento dum kulmina mezepoka koloniigo gvidata de Senjoroj el Michalovice el burgo Ostrý (Scharfenstein) ĉe Benešov nad Ploučnicí. Ĝi estiĝis per kunigo de du vilaĝoj: paroĥa vilaĝo Pertoltice (Bertholdsdorf) kaj vilaĝo Erkeřice (Elgersdorf) kun burgejo. Kiel du memstaraj partoj estis Horní Valkeřice (Ober-Algersdorf), te. Pertoltice, kaj Dolní Valkeřice (Nieder-Algersdorf), te. Erkeřice, distingataj ankoraŭ en la 19-a jarcento.

Ambaŭ vilaĝoj estas unue dokumentitaj en la jaro 1363.

Ĝis fino de la dua mondmilito ĉi tie vivis plejparte germana loĝantaro, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 785
18801 859
18901 814
19001 845
19101 884
19211 799
JaroLoĝantoj
19301 890
1950776
1961595
1970499
1980456
1991369
JaroLoĝantoj
2001409
2011391
2014415
2016401
2017401
2018400
JaroLoĝantoj
2019393
2020390
2021374
2022394
2023402

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]