Regiono Liberec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regiono Liberec
ĉeĥe: Liberecký kraj
administra unuo
Jested.jpg
Elsendigilo kaj hotelo Ještěd sur samnomata monto
Flag of Liberec Region.svg
Flago
Liberec Region CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Liberecký kraj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio parte
Montaroj
Aŭtovojoj R10, R35, I/13, I/14
 - Ciklopadoj Ciklopado Písečná, Ciklopado Varhany, Ciklopado Vlčí Důl
 - Mallarĝtraka fervojo Mallarĝtraka fervojo Frýdlant - Heřmanice
Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj
Riveroj
Situo Ještěd
 - alteco 1 012 m s. m.
 - koordinatoj 50°43′56″N 14°59′07″E  /  50.73222°N, 14.98528°O / 50.73222; 14.98528 (Regiono Liberec)
Regiona urbo Liberec
 - mezo Liberec
 - alteco 374 m s. m.
 - koordinatoj 50°43′00″N 15°04′00″E  /  50.716667°N, 15.066667°O / 50.716667; 15.066667 (Regiono Liberec)
Plej alta punkto
 - situo Kotel, Gigantmontaro
 - alteco 1 435 m s. m.
 - koordinatoj 50°45′09″N 15°31′47″E  /  50.7525°N, 15.52972°O / 50.7525; 15.52972 (Regiono Liberec)
Areo 3 163,0 km² (316 300 ha)
Loĝantaro 447 788
Denseco 141,57 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Stanislav Eichler ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj L
ISO 3166-2:CZ CZ-LI
CZ-NUTS CZ051
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
Regiono Liberec enkadre de Ĉeĥio
Regiono Liberec enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Liberec Region
Retpaĝo: www.kraj-lbc.cz
Kotel, la plej alta monto de la Regiono
Akva rezervujo Fojtka
Baziliko en Jablonné
Kortego de kastelo en Frýdlant

Regiono Liberec situas en nura nordo de Bohemio. Per grandeco ĝi viciĝas al lasta ŝtupo inter Regionojn de Ĉeĥio. Regiono Liberec kiel pli supera teritorie aŭtonomia tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Sidejurbo kaj samtempe la plej granda urbo de Regiono estas urbo Liberec.

Oriente Regiono najbaras kun Regiono Hradec Králové, sude kun Mezbohemia regiono, okcidente kun Regiono Ústí nad Labem, nordokcidente kun germana lando Saksio kaj nordoriente kun Pollando.

La teritorio de la regiono apartenas al Ĉeĥa masivo, kiu estas unu el la plej fruaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo estas tre dismembriĝinta, dominaj estas precipe montaroj Luzacia Montaro kaj Jizerské hory norde kaj Gigantmontaro nordoriente, diagonale Regiono estas tratranĉita per montardorso Ještědsko-kozákovský hřbet, en terlango de Frýdlant etendiĝas milde ondiĝinta Žitavská pánev, kies konsisto estas ankaŭ Liberecká kotlina. La plej alta punkto de Regiono estas monto Kotel (Kaldrono) en Gigantmontaro, la plej malalta punkto troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa kaj tio estas surfaco de rivero Ploučnice en Žandov.

Administra divido kaj statistikaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Regiono dividiĝas administre en (iamajn) 4 distriktojn kaj 216 civitojn (el tio 36 kun statuto de urbo), kiuj nuntempe agadas en regionoj de la tn. urboj kun disvastigita agadeco. Per areo la plej granda distrikto de la Regiono estas distrikto Česká Lípa kun 1 137 km2, sekvas distrikto Liberec (925 km2), distrikto Semily (699 km2) kaj distrikto Jablonec nad Nisou (402 km2). Per nombro de loĝantoj la plej granda estas distrikto Liberec, la dua distrikto Česká Lípa, la tria distrikto Jablonec nad Nisou. La plej granda denseco de loĝigo estas en distrikto Jablonec nad Nisou, kie ĝi atingas valoron 220,4 loĝantoj en km2, en distrikto Liberec poste 172,4 loĝantoj en km2, en distrikto Semily 108,1 loĝantoj en km2 kaj la plej malgrandan valoron havas distrikto Česká Lípa, nome 92,6 loĝantoj en km2.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Senlaboreco en Regiono Liberec moviĝas ĉirkaŭ 10 %, la plej malalta ĝi estas en ĉirkaŭaĵoj de Jablonec nad Nisou, Semily kaj en urbo Liberec, la plej alta poste en ĉirkaŭaĵoj de Frýdlant kaj Česká Lípa. Tradiciaj industriaj fakoj kiel estas teksindustrio aŭ malpeza maŝinindustrio malfloras. Minado de uranerco en regiono de Stráž pod Ralskem estas same pasinteco.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Regiono Liberec estas teritorio kun tre densa fervoja reto kaj kvankam estis kelkaj fervojlinioj en periodo de komunisma totalito malvalidigita, senĉese ĝi apartenas inter regionoj kun la plej densa fervoja reto en Eŭropo. Landvoja trafiko estas reprezentita per rapideckomunikaĵo R35 LiberecTurnovPrago; eŭropa linio E65 en direkto PragoTurnovHarrachovPollando; plu per ŝoseoj de unua klaso I13 FrýdlantLiberecDěčín; I9 Česká LípaMělník kaj I14 LiberecVrchlabíTrutnov. En la teritorio de Regiono troviĝas ankaŭ kelke de pli malgrandaj flughavenoj, el kiuj plej signifaj estas en Liberec, Hodkovice nad Mohelkou kaj en Česká Lípa. Interesaĵo estas iama armea flughaveno en Hradčany u Mimoně.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Tre grava konsistero de plantaĵa agrikulturo en Regiono Liberec estas kulturado de cerealoj (tritiko, hordeo), terpomoj, lino kaj kolzo. Malplimezure oni ĉi tie kulturas ankaŭ maizon, sukerbeton, frukton kaj legomon. Bredata estas ĉi tie precipe brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, kies viando aŭ lakto estas prilaborata en multaj uzinoj.

Industrio kaj minado[redakti | redakti fonton]

Gravaj industriaj fakoj estas maŝinindustrio, nutraĵindustrio kaj vitrofarado, dank‘ al kiu en la mondo gloriĝis ĉirkaŭaĵoj de Nový Bor kaj Jablonec nad Nisou. En Hrádek nad Nisou ni trovos gumindustrion, urbo Jablonec nad Nisou estas konata pro produktado de etornamaĵo kaj pro monerstampejo. En Liberec estas reprezentitaj pluraj fabrikfakoj, en Česká Lípa estas fervoja riparejo kaj Turnov famiĝis pro siaj facetitaj juveloj kaj optikaj aparatoj.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Desná, Jeřice, Ještědka, Jizera, Jizerka, Libuňka, Lomnice, Lužická Nisa, Mohelka, Mumlava, Oleška, Ploučnice, Svitávka, Šporka, Zábrdka.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Regiono Liberec abundas je granda naturriĉeco, ĉar ties granda parto estas kovrita de arbaroj kaj ties reliefo estas tre ondiĝinta. Multnombraj konservintaj naturpartoj estas ŝirmataj en kelkaj granareaj kaj en sennombra kvanto de etareaj ŝirmataj regionoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]