Terpomo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Terpomo
Patates.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solano Solanum
Binoma nomo
Solanum tuberosum
L.

Terpomo (Solanum tuberosum) estas grava kulturplanto de la homaro. La tubero de la planto enhavas la nutran amelon grandkvante.

La planto venis en la 16-a jarcento el Sud-Ameriko. Konatigis ĝin en Eŭropo Charles de l'Ecluse. Sed longtempe ĝi estis uzata nur por nutri gregojn.

Enhavo

[redakti] Historio

La historio de la terpomo komenciĝas en la montaro de Andoj, ĉe la lago Titikako inter la teritorioj, kiuj nuntempe estas Bolivio kaj Peruo antaŭ 8.000 jaroj. Tie komunumoj de ĉasistoj kaj kolektantoj enhejmigis ĝistiamajn sovaĝajn vegetalojn de terpomo, kiuj abundis ĉirkaŭ la lago. En Eŭropo oni ekkonis terpomojn unue en la Kanarioj kaj poste en Hispanio en 1526, post kiam Pizarro konkeris Peruon. Dekomence oni ne manĝis tiun tuberon en Eŭropo, ĉar oni konsideris ĝin taŭga nur por gregoj kaj por malriĉulegoj; paradokse la nobelularo ja miris pri ĝiaj floroj. En kelkaj lokoj eĉ oni kredis, ke terpomo estas venena.

Nur post Granda malsatego en Irlando kaj en aliaj lokoj oni komencis uzi ĝin por normala homa nutrado. De Eŭropo la terpomo pasis al Hindio, al Japanio kaj ĉie ajn. Nuntempe oni kultivas terpomojn sur areo de ĉirkaŭ 195.000 kvadrataj kilometroj. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj la terpomo estas la kvara nutraĵo plej konsumata en la mondo kaj UN volas dediĉi la jaron 2008 al eventoj pri tiu tubero.

Kvankam la deveno de la terpomo estas en la Andoj eblas manĝi detieajn terpomojn en Exuropa Unio nur se ili estis prilaboritaj. Eŭropunia regularo malpermesas importadon de la freŝa terpomo el Andoj, kvankam eblas importi ekzemple vinberojn aŭ aliajn fruktojn el Ĉilio, Ekvadoro aŭ aliaj sudamerikaj landoj.

[redakti] Variantoj

Floro de terpomo

Ekzistas 3,840 variantoj registritaj nur en Peruo de ĉiu koloro (flava, oranĝa, purpura, ruĝa, blua...eĉ kun desegnoj) kaj de ĉiu formo (longaj, rondaj anasaj,ktp.) En la tuta anda regiono estas ĉirkaŭ 5,000 variantoj kaj sep specioj.

[redakti] Enhavo

La terpomo estas riĉ nutraĵo. Ĝi enhavas multe da karbonhidrato kaj la plej alta porcentaĵon da proteinoj inter tuberoj kaj radikoj, ĉirkaŭ 2,1%. Krome ĝi havas multe da vitamino C. Nur unu terpomo enhavas duonon de la manĝajo bezonata en unu tago kaj kvinonon de la bezonata kalio.

[redakti] Kultivado

terpomorikolto

damaĝantoj: fitoftoro, terpoma skarabo (koloradia skarabo,)


[redakti] Produktokvantoj

La landoj plej fortaj produktantoj de terpomo estas (areoj plantitaj kaj pezoj produktitaj) :

1. Ĉinio : 4,5 millionoj da hektaroj - 66,8 millionoj da tonoj
2. Rusio : 3,29 - 35,9
3. Barato : 1,40 - 24,0
4. Usono : 0,51 - 20,8
5. Ukrainio : 1,60 - 17,6
6. Pollando : 0,80 - 13,5
7. Germanio : 0,283 624 - 10,17
8. Britio : 0,160 000 - 6,97
9. Francio : 0,162 000 - 6,40
10. Nederlando : 0,157 129 - 6,39


[redakti] Uzo en kuirarto

Terpomojn eblas prepari laŭ multaj manieroj, ekzistas miloj (kaj eble milionoj) da receptoj. Inter la plej konataj estas jenaj:

[redakti] Vidu ankaŭ

fajna senŝeligilo

[redakti] Referenco

  • El País, "La papa celebra su año", 14a de januaro 2008, p. 52.