Terpoma skarabo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Terpoma skarabo
Colorado potato beetle.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Foliskaraboj Chrysomelidae
Genro: Leptinotarsa
Specio: L. decemlineata
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Dunoma nomo
Leptinotarsa decemlineata
Say, 1824 [1]
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La terpoma skarabo (koloradia skarabo aŭ dekstria leptinotarso (Leptinotarsa decemlineata)) estas nearkta specio el la familio de foliskaraboj.

Enhavo

[redakti] Aspekto

La terpoma skarabo estas flava kun nigraj makuloj ĉe la kola ŝildo kaj kun dek malhelaj strioj sur la flugiloj. Ĝi grandas ĉ. 1 cm.

[redakti] Disvastiĝo

La skarabo estas dismonde trovebla. Originale ĝi venis el Ameriko en 1877 al Eŭropo. La originala devenloko estis la usona federacia ŝtato Koloradio, tiel oni multloke nomas ĝin koloradia skarabo. La originala nutroplanto de la skarabo estis la "bubala lapo (arktio)" (Solanum rostratum), kiu apartenas al la familio de la solanacoj. La trairo al terpomo okazis verŝajne hazarde. Kun antaŭpenetro de la blankulaj setlantoj (kaj tiel ankaŭ la solanacaj plantoj) en Usono, la skarabo trovis novajn nutroplantojn por si.

En Hungario oni rimarkis la skarabojn unuafoje en 1947 ĉe Hédervár, kie oni inaŭguris memoraĵon je la 50-jara datreveno.(vidu la skulptitan skarabon).

[redakti] Nutrado

larvoj

La terpomaj skaraboj kaj ties larvoj nutras sin per partoj de la terpoma planto (kaj aliaj solanacoj). La terpomaj skaraboj povas tutan agron detrui dum mallonga tempo.

[redakti] Evoluo

La skaraboj demetas siajn ovojn en junio, el kiuj eloviĝas la larvoj jam 3 ĝis 12 tagojn pli poste. La larvoj koloras ruĝete kun nigraj punktoj. Post ĉ. 2 - 4 semajnoj rampas ili en la grundon por pupiĝi tie. Post 2 semajnoj aperas la terpomaj skaraboj, kiuj do restas ankoraŭ unu semajnon en la grundo. Jare aperas 1 - 2 skaraba generacioj. La skaraboj travintras en la tero.

[redakti] Terpoma skarabo kiel rimedo por propagando

Post fino de la dua mondmilito tiel abrupte pliiĝis la terpomaj skaraboj en la sovetaj okupitaj zonoj en Germanio, ke ĝis ĉ. 1950 preskaŭ la duono de la uzata agro estis tuŝita. La GDR-gvidantaro ne havis rimedojn por eviti la katastrofon kaj tiel eluzis la plagon por mispropagando en la malvarma milito. Ili asertis, ke en la Usono kultivitajn skarabojn subĵetas el usonaj aviadiloj kiel biologian armilon, celante sabotadon de la socialista agrikulturo. Ekde 1950 ekis kampanjo sur plakatoj kaj en medioj kontraŭ la usonskaraboj, kiujn oni nomis sabotantoj en usona dungo. Tiutempe oni ordonis al la loĝantaro, lernejaj klasoj kolekti la skarabojn, sed tio ne povis bari la disvastiĝon de la damaĝ-besto.

[redakti] Literaturo

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube
Ekstera ligilo  http://www.faunistik.net/DETINVERT/COLEOPTERA/CHRYSOMELIDAE/LEPTINOTARSA/leptinotarsa.decemlineata.html
Ekstera ligilo  ekspozicio kun plakatoj kontraŭ "usonskaraboj"

vidu: Bacillus thuringiensis, biologia plantoprotekto

[redakti] Referenco

  1. Leptinotarsa decemlineata (TSN 720110). "Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo".
Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj