Ĉipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frititaj terpomflokoj

Ĉipsoterpomfloko estas tre maldika fritita tranĉaĵo de terpomo, plej ofte salitaspicita. Ili estas ofte manĝataj kiel intermanĝeto aŭ kiel aldonaĵo por biero. Ĉipsojn ŝatas ankaŭ infanoj.

Ĉipsoj estis inventitaj hazarde, kiel ŝerco de kuiristo, kies kliento plendis pri tro dikaj kaj ne sufiĉe frititaj pecoj de terpomo en sia plado. La sekvan tagon la kuiristo, George Crum, faris ĉipsojn por la klientoj de la restoracio. La gustumintoj tre ŝatis la novan pladon, tiel aperis kaj poste populariĝis ĉipsoj.

Ekzistas du manieroj produkti ĉipsojn:

  • tranĉante la verajn terpomojn kun posta fritado de la pecetoj;
  • formado de la pecetoj el terpoma faruno ("restarigitaj" pecetoj de terpomo).

Tiu lasta metodo ebligas belajn samformajn pecetojn.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

  • averaĝa rusiano manĝas ĉ. duonkilogramon da ĉipsoj jare;
  • averaĝa loĝanto de Eŭropa Unio — 1-5 kg/jare;
  • averaĝa usonano: 10 kg/jare.

En 2002 la sumo de vendoj en la ĉipsa industrio tra la mondo estis taksata je pli ol 30 miliardoj da usonaj dolaroj.