Regiono Plzeň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regiono Plzeň
ĉeĥe: Plzeňský kraj
administra unuo
Train Station Plzen 191.JPG
Konstruaĵo de ĉefstacidomo en Plzeň, kiu estas ĉefa fervoja nodo en Regiono
Flag of Plzen Region.svg
Flago
Plzen Region CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Plzeňský kraj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Montaroj
Aŭtostrado D5
 - Aŭtovojoj I/22, I/27
 - Pramejo Pramejo Darová
Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj Patton Memorial Pilsen, Okcidentbohemia muzeo
Riveroj
Regiona urbo Plzeň
 - mezo Plzeň
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 49°44′53″N 13°22′27″E  /  49.74806°N, 13.37417°O / 49.74806; 13.37417 (Regiono Plzeň)
Plej alta punkto
 - situo Velká Mokrůvka
 - alteco 1 370 m s. m.
Areo 7 561,0 km² (756 100 ha)
Loĝantaro 581 175
Denseco 76,86 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Milan Chovanec ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj P
ISO 3166-2:CZ CZ-PL
CZ-NUTS CZ032
Situo de Plzeň enkadre de Ĉeĥio
Situo de Plzeň enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Plzeň enkadre de Ĉeĥio
Regiono Plzeň enkadre de Ĉeĥio
Regiono Plzeň enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Plzeň Region
Statistiko: statistiko
Retpaĝo: www.kr-plzensky.cz
Monaĥejo Kladruby kun unika preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria, kies aspekto estas laboraĵo de Jan Blažej Santini-Aichel

Regiono Plzeň situas en sudokcidento de Bohemio. Nordokcidente ĝi najbaras kun Regiono Karlovy Vary, norde ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Regiono Ústí nad Labem, nordoriente ĝi najbaras kun Mezbohemia regiono, sudoriente kun Sudbohemia regiono. Sudokcidente ĝi havas la plej longan sektoron de komuna limo kun germana lando Bavario.

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Montareto Plzeňská pahorkatina plenigas grandan parton, nordoriente troviĝas Plzeňská kotlina (Plzena valkaldrono) kaj montaro Brdy ĉi tien tuŝas el Mezbohemia regiono. Plej alten atingas limmontaroj Ĉeĥa arbaro kaj parto de Šumava. En Šumava situas ankaŭ la plej alta punkto de Regiono Velká Mokrůvka (1370 m s. m.), malgraŭ ke temas pri eĉ ne la plej alta monto de Šumava (tio estas monto Granda Acero en Bavario), nek pri la plej alta ŝumava monto en la ĉeĥa flanko (tio estas monto Plechý en Sudbohemia regiono).

Plimulton de la regiono deakvigas rivero Berounka, kiu estiĝas en Plzeň per kunfluiĝo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. Parton de ĉirkaŭaĵo de urboj Klatovy kaj Sušice deakvigas rivero Otava. Ambaŭ riverregionoj apartenas al marregiono de Norda maro.

La plej grava ŝirmata teritorio estas Nacia parko Šumava, kies parto tuŝas en Regiono Plzeň. En la regiono estas ankaŭ pliaj ŝirmataj pejzaĝaj regionoj, naturparkoj kaj 162 etareaj ŝirmataj teritorioj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la regiono dividiĝas al la teritorioj de distriktoj distrikto Plzeň-urbo, distrikto Plzeň-nordo, distrikto Plzeň-sudo, distrikto Rokycany, distrikto Klatovy, distrikto Domažlice kaj distrikto Tachov.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom urbo Plzeň, kiu estas laŭstatuta urbo de la jaro 1990, laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Blovice, Domažlice, Horažďovice, Horšovský Týn, Klatovy, Kralovice, Nepomuk, Nýřany, Přeštice, Rokycany, Stod, Stříbro, Sušice kaj Tachov.

Loĝantaro kaj historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Regiono Plzeň laŭ areo estas la tria plej granda en Ĉeĥio, laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas nur la naŭa kaj la denseco de loĝigo estas la dua plej malalta en la lando (post Sudbohemia regiono). En la regiono estas malmultege da meze grandaj urboj. Al metropola Plzeň ligiĝas malgrandaj vilaĝoj, 4/5 da areo de la regiono (kaj 30 % de la loĝantoj) kreas katastroj de vilaĝoj ĝis 2 000 loĝantoj.

Urbo Plzeň estis fondita laŭ ordono de ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a en la jaro 1295 sur kunfluejo de riveroj Radbuza, Mže, Úhlava kaj Úslava. De komence ĝi fariĝis grava komerccentro en signifa vojkruciĝo de vojoj al Nurenbergo kaj Regensburgo. Industrio komencis evolui meze de la 19-a jarcento. Nuntempe Plzeň estas kun siaj 167 miloj da loĝantoj la kvara plej granda urbo en Ĉeĥio. Sidejon ĉi tie havas Okcidentbohemia universitato kaj episkopejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Regiono Plzeň apartenas inter mezproksime ekonomie evoluiĝintajn regionojn. Inter la plej signifajn industriajn fakojn reprezentatajn en Regiono Plzeň apartenas maŝinindustrio, nutraĵindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj ceramiko, produktado kaj distribuo de energioj, metalurgio. Kompanioj kun ĉeesto de eksterlanda kapitalo prezentas proksimume 3,4 % en suma kvanto de industriaj entreprenoj en la regiono, tiu ĉi valoro dufoje superas la tutrespublikan mezvaloron. La regiono apartenas enkadre de Ĉeĥio al la regionoj kun longtempe plej malalta mezuro de senlaboreco, kiu moviĝas ĉirkaŭ 7 %.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la regiono kondukas grava aŭtostrado D5 el Prago ĝis Bavario. Urbo Plzeň estas grava voja kaj fervoja nodo.

Scienco kaj klereco[redakti | redakti fonton]

En Regiono Plzeň agadas du altlernejoj, Okcidentbohemia Universitato (7 fakultatoj) kaj Kuracista Fakultato de Universitato de Karolo en Prago. Ambaŭ altlernejoj havas altan kvaliton de instruado kaj pro direktigo de instruataj fakoj ili allogas studentojn ne nur el ĉirkaŭaĵo de Plzeň, sed ankaŭ el aliaj partoj de Ĉeĥio kaj el eksterlando.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]