Rabí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rabí
germane: Rabi
urbo
View of the Rabí Castle (2).JPG
Vido al municipo Rabí kun burgo
Rabí CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Rabí
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Rabí burgoruino
Rivero Otava
Situo Rabí
 - alteco 478 m s. m.
 - koordinatoj 49°17′02″N 13°37′28″E  /  49.28389°N, 13.62444°O / 49.28389; 13.62444 (Rabí)
Areo 14,29 km² (1 429 ha)
Loĝantaro 468 (02.10.2006)
Denseco 32,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1380
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 342 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 557013
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rabí
Retpaĝo: www.obecrabi.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
panoramo de la ĉefplaco desur la burgoturo

Rabí (ankaŭ Rábí) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en sudokcidenta Bohemio en cismontaro de Šumava, en regiono Plzeň, naŭ kilometrojn nordoriente de Sušice. Ĝi havas proksimume 470 loĝantojn. Katastra teritorio estas 1429 hektaroj. La 1-an de aprilo 2010 estis al la municipo redonita statuso de urbo.

La urba dominanto estas samnoma burgo, konsiderata kiel la plej ampleksa burgruino en tuta Bohemio kaj proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1380.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

burgruino Rabí

Super la vilaĝo montiĝas ampleksa ruino de la gotika burgo Rabí, devenanta el la komenco de la 14-a jarcento, kies kerno estas loĝ-defenda gardoturo konstruita cent jarojn antaŭe. Ĝuste tie en la jaro 1421 husana militestro Jan Žižka perdis sian duan okulon. Rabí povas fieri pro la fakto, ke siatempe ĝi havis unu el la plej perfektaj burgaj defendosistemoj en la tuta Eŭropo. La burgruino, kiu pro sia unikeco estas ekde la jaro 1978 sur la listo de naciaj kulturaj memorindaĵoj, estas ekde aprilo ĝis oktobro alirebla por turistoj. Krom eksteraj partoj eblas viziti panoraman turon, kelojn kaj ekspoziciajn ejojn.

Ĉe la unua burgopordego estas lokigita malfrugotika preĝejo de Sankta Triunuo el la j. 1498. Inter restantaj memorindaĵoj estas necese atentigi pri tombeja baroka preĝejo de Sankta Johano el Nepomuk, sinagogo, novgotika urbodomo sur la placo kaj domoj kun gabloj en la stilo de popolbaroko. Aparte rimarkinda estas la juda tombejo el la komenco de la 18-a jarcento kun barokaj kaj klasikismaj tomboŝtonoj.

La vilaĝo mem ofertas buntajn servojn por vizitantoj kaj okazas en ĝi diversaj kulturaj aranĝoj - teatraĵoj, koncertoj, festivalo de historiaj filmoj, prezentado de rabobirdoj kaj popolmetioj ktp.

Ĉe la proksima rivero Otava oni trovas specifan ondiĝantan terenon. Temas pri restaĵoj post la mezepoka lavado de la oro. La ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo invitas al agrablaj promenoj tra la naturo.

Legendo[redakti | redakti fonton]

La plej konata posedanto de la burgo Rabí estis Půta Švihovský z Rýzmberka.Li estis sinjoro ne nur kruela, sed ankaŭ kuniĝinta kun diablo. Laŭlegende la diablo fine forportis lin. Longe oni ne povis masonfermi la truon en plafono, kiu post li restis. La fantomo de Půta vagadis multajn jarcentojn tra la regiono ĉirkaŭ Rabí.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

  • Rabí
  • Bojanovice
  • Čepice

Proksima vilaĝo Bojanovice havas barokan kapeleton kun sonorilejo el la dua duono de la 18-a jarcento kaj barokan pasionan krucon per tute nekutima kapeleska formo.

Čepice estas frufeŭda vilaĝo, sur kies ovala placo staras kapelo el la 19-a jarcento. Raraĵo de vilaĝo estas du pontoj trans la rivero Otava. La pli malnova el la pontoj estas preskaŭ teknika monumento.