Horažďovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horažďovice
germane: Horaschdowitz
urbo
Placo kun pesta kolono.JPG
Placo kun pestkolono en Horažďovice
Horažďovice znak.svg
Blazono
Oficiala nomo: Horažďovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Horažďovice
Historia regiono Bohemio
Rivero Otava
Situo Horažďovice
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 49°19′16″N 13°42′05″E  /  49.32111°N, 13.70139°O / 49.32111; 13.70139 (Horažďovice)
Areo 43,02 km² (4 302 ha)
Loĝantaro 5 709 (26.06.2009)
Denseco 132,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1251
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 556254
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 8
Bazaj sidejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Horažďovice
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/horazdovice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Horažďovice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta parto de Bohemio, regiono Plzeň, inter urboj Strakonice kaj Klatovy, sur la maldekstra bordo de la rivero Otava. Vivas en ĝi 5 800 loĝantoj. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata urbozono.

Historio[redakti | redakti fonton]

preĝejo Horažďovice

Al pasinteco de la Otavia kaldronvalo apartenas altaĵo nomata Prácheň. Ĝi estis atestanto de multaj eventoj, rilate al nia historio. Jam en la 10-a jarcento ĉi tie estiĝis fortikigita opidumo. Pli ol du jarcentojn poste fariĝis ŝtona burgo kiel administra centro de iama Prácheň regiono, kiu implicis urbojn Horažďovice, Sušice, Kašperské Hory, Strakonice, Písek kaj Vimperk.

Unu el la plej signifaj nobelgentoj estis Bavoroj el Strakonice, kiuj en la 13-a jarcento ĉi tie elkonstruigis la gotikan fortikaĵon. En la jaro 1292 la reĝo Venceslao 2-a rangaltigis Horažďovice je urbon.

Kastelo Horažďovice

Pluaj urboposedantoj estis:

  • En duono de la 15-a jarcento: Supera juĝisto de Ĉeĥa reĝolando Půta Švihovský el Rýzmberk, kiu signife kontribuis ekzemple al la progresado de la burgo Rabí, Švihov (burgo) kaj Velhartice.
  • En la 17-a jarcento: La regado de Šternberkoj, kiuj rekonstruis kastelon, plilarĝigis klostron kaj konstruis kapelon sur la altaĵo nomata Loreta.
  • En la 19-a jarcento: Nobelgento de Rummerskirchoj. Ili fariĝis fondintoj de la artefarita bredado de perloanodontoj. Perloĉasado estis organizita nur pere de la grandsinjoroj en la jaro 1809. Poste – en la jaro 1818 ĝin partoprenis eĉ imperiestro Francisko la 1-a. Tiu ĉi bredado ekzistis ĝis la fino de la 2-a mondmilito.
  • Ĝis la jaro 1945: Lastaj proprietuloj de Horažďovice - latifundio fariĝis familio Kinský el Vchynice kaj el Tetov. Ĝi aranĝis la anglan parkon kun raraj specoj de la arboj kaj kreskaĵoj, nun nomata Ostrov (= Insulo).

Plej grandan urban katastrofon prezentas la tridekjara milito. Tiam la urbon trafis du brulegoj kaj dufoje ĝi estis elrabita per sveda armeo.

Fine de la dua mondmilito la urbo estis liberigita la 6-an de majo 1945 fare de usona armeo de generalo Patton.

Arkitekturaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa pordejo

Sur la loko de gotika fortikaĵo el la 13-a jarcento nun troviĝas baroka kastelo. Gesinjoroj Švihovský rekonstruis originan burgon al la renesanca kastelo, en kiu konserviĝis nur kelaro elhakita en roko kaj restaĵoj de la cilindra turo. De la jaro 1920 urba muzeo estas lokita en la kastelsalonoj. La muzea ekspozicio montras historion de Horažďovice de la pratempo ĝis nuntempon.

Monaĥeja komplekso kun la preĝejo de Virgulino Maria situas surloke de la kapelo Sankta Mikaelo el la 13-a jarcento kaj estas plua signifa memorindaĵo.

De la jaroj 1854 ĝis 1950 la monaĥejo estis sidejo de ĉefa administracio de la kongregacio Lernejaj fratinoj de Notre Dame por la tuta Bohemio. La kongregacio revenis ĉi tien post la jaro 1989.

Proksime al la urbo, sur la altaĵo Prácheň, troviĝas preĝejo de Sankta Klemento konsekrita de Sankta Metodo mem. La kirko estas la naŭa kristana preĝejo en Bohemio.

Ruĝa pordejo estas konsiderata kiel unu el la plej malnovaj konservitaj pordejoj en Bohemio. Ĝi originas el la 13-a jarcento. Dekana kirko de Sankta Petro kaj Paŭlo, troviĝanta sur la ĉefplaco, devenas el la 13-a jarcento. Pasiona kruco ĉe Sankta Adalberto estis konsekrita en la jaro 1738.

Refreŝiĝo kaj sporto[redakti | redakti fonton]

La refreŝiĝa dominanto de Horažďovice estas vasta komplekso de tegmentita naĝbaseno kun tobogano longa 62 metrojn, kvar naĝvegoj kaj aliaj allogaĵoj (rekapabliga ekipaĵo, saŭno, sanfiksa centro (=fitness) kaj unika vando por grimpado). Sporta komplekso nomata Na Lipkách estas en proksimeco de la naĝbaseno. Ĝi implicas futbalejon, plurcelan sportejon, skateparkon kaj tenisludejojn.

Nuntempa Horažďovice[redakti | redakti fonton]

Centro de la urbo estas deklarita urba memoriga zono. La urbo dediĉas zorgon ne nur pri la kulturaj monumentoj, sed ankaŭ al la nuntempa moderna arkitekturo. En la jaro 2003 estis finkonstruita flegserva domo. Ĝin aprezis en la konkurso „Nova hejmo“ per la premio Grand Prix.

Horažďovice distingiĝas per bunteco de la kulturvivo. En la kastelo oni aranĝas prelegojn kaj koncertojn. Al famaj eventoj apartenas ĉiujare aranĝata Kastela Muzika Somero, Okcidentbohemia Prezento de Amatora Teatro, Karnavala maskirado tra la urbo kaj aliaj. Longtempan tradicion havas Amatora teatra ensemblo, pupteatro Rolnička (=Tintilo) kaj Societo de ĉi-naskitoj kaj favorantoj de Horažďovice.

Renovigita estis la kantĥoro Prácheň.

Ĉirkauaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Horažďovice logas fiŝkaptistojn same kiel homojn por promeni aŭ bicikli. Ĉiujare en la urbo okazas internacia motorcikla ĉampionado, bicikla konkurso „Horažďovice Triangulo“ kaj unu el plej malnovaj marŝoj en la respubliko „Horažďovice Kvindeko“.

Inter proksimaj ekskursoceloj menciendas precipe:

  • Rabí - la plej ampleksa burgruino en tuta Bohemio
  • Prácheň - burgruino de la iama centro de la regiono
  • urbo Sušice

Partnereco[redakti | redakti fonton]

Ek de 1992 Horažďovice havas partnerecon kun la komunumo Heimberg de la administra distrikto Thun en Kantono Berno en Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]