Chudenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chudenice
germane Chudenitz
kampurbo
Vido al Chudenice el belvedero Bolfánek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chudenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Klatovy
Historia regiono Bohemio
Montaro Ŝvihova montetaro
Situo Chudenice
 - alteco 488 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 00″ N 13° 10′ 26″ O / 49.46667 °N, 13.17389 °O / 49.46667; 13.17389 (mapo)
Areo 21,13 km² (2 113 ha)
Loĝantaro 761 (2023)
Denseco 36,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1200
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 339 01 ĝis 340 12
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 556378
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chudenice
Retpaĝo: www.chudenice.info/umchudenice/
Portalo pri Ĉeĥio

Chudenice (germane Chudenitz, ankaŭ Chudienitz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Plzeň, distrikto Klatovy 11 km nordokcidente de Klatovy. Vivas ĉi tie 761 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1200. Ĝia historio estas tre mallarĝe kunigita kun nobela familio de Černínidoj, al kiuj la municipo seninterrompe apartenis ekde la unua duono de la 13-a jarcento ĝis la jaro 1945. Lasta posedanto de la chudenica senjorujo estis Evžen III. Černín z Chudenic (devenanta el branĉo de Vrchlabí, aŭ ankaŭ alie morzina), al kiu tiu ĉi senjorujo estis konfiskita en la jaro 1945 surbaze de la tn. dekretoj de Beneš, sed ne kiel al kunlaboranto kun germanoj, sed pro lia germana ŝtata civitaneco.

En la jaro 1592 la municipo estis pro merito de Humprecht Černín (li validigis sian influon al imperiestro Rudolfo la 2-a) avancita fare de imperiestro Rudolfo la 2-a al kampurbo kun rajto de blazono, sigelilo kaj foiro. Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo tiu ĉi statuso redonita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Partoj de kampurbo[redakti | redakti fonton]

Personecoj de kampurbo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

  • Josef Rejcha (1752–1795 en Bonn), ĉeĥa muzika komponisto kaj violonĉelisto
  • Václav Rubeška (1854–1933 en Prago), akuŝisto kaj ginekologo, profesoro de Universitato de Karolo
  • Jaroslav Kvapil (1868–1950 en Prago), poeto, dramisto kaj reĝisoro
  • Jan Roubal (1880–1971 en Prago), entomologo de la monda signifo

Pluaj personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Josef Dobrovský, antaŭa lingvosciencisto kaj renaskiginto restadis en Chudenice en la jaroj 1817–1828 kiel edukisto kaj instruisto de grafo Eugen Černín kaj hodiaŭ li havas en ĉi tiea kastelo muzeon

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]