Pec
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: PEC |
| Pec | |
| germane: Hochofen | |
| municipo | |
|
Vido al Pec de piedvojo al Babylon
|
|
| Oficiala nomo: Pec | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Plzeň |
| Distrikto | Distrikto Domažlice |
| Administra municipo | Domažlice |
| Historiaj regionoj | Bohemio, Ĥodio, Sudetio |
| Montaro | Bohemia Arbaro |
| Situo | Pec |
| - alteco | 507 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°23′54″N 12°49′52″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.39833 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.39833°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 7,95 km² (795 ha) |
| Loĝantaro | 250 (07.03.2006) |
| Denseco | 31,45 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1652 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 345 33 |
| NUTS 3 | CZ032 |
| NUTS 4 | CZ0321 |
| NUTS 5 | CZ0321 554090 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.pec.jz.cz | |
Pec estas municipo en sudokcidenta parto de distrikto Domažlice, pentrinde metita sub monto Čerchov (la plej alta pinto de Bohemia Arbaro), sur kiu troviĝas Belvedero de Kurz. La vilaĝo, el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj, estas malproksima 7 km sudokcidente de Domažlice kaj 9 km norde de limpasejo Folmava (ĝis Germanio).
Historio de la municipo [redakti]
Municipo Pec estas relative de maljuna dato - la unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1652 en konekso kun konstruaĵo de fornoj kaj metalurgiaj fornoj por prilaborado de fererco. Ĉirkaŭ la jaro 1805 tiu ĉi metalurgia uzino pereis kaj estis anstataŭigita per vitrofarista forno. En la 19-a jarcento loka loĝantaro okupiĝis precipe per lignohakado kaj produktado de ilaro kaj ŝuaro. En la jaro 1869 vivis en Pec 545 homoj, en la jaro 1910 poste 626. Dum la 1-a respubliko nombro de la loĝantoj malaltiĝis al 460 (1930) kaj Pec fariĝis ŝatata turisma somerrestadejo en Bohemia Arbaro. Post la dua mondmilito okazis forŝovo de tieaj germanoj, sed tiuj ne kreis plimulton de la loĝantoj de la municipo. Ĝis la jaro 1991 Pec estis alterne municipo de municipoj Chodov aŭ Trhanov.

