El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kozojedy
Kozojedy (en latinaj tekstoj Kozoyed , Kozogedy , germane Kozojed ) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo en Regiono Plzeň proksimume sep kilometrojn sudoriente de Kralovice . Vivas ĉi tie 611 loĝantoj (2023). En la municipon apartenas ankoraŭ domaroj kaj vilaĝoj Borek , Břízsko , Lednice kaj Robčice .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Výrov , Němčovice , Dolní Hradiště , Dobříč , Koryta , Kopidlo , Kožlany , Bohy , Kočín , Bujesily kaj Liblín .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 101 1880 1 040 1890 1 016 1900 1 035 1910 1 039 1921 1 059
Jaro Loĝantoj 1930 925 1950 736 1961 710 1970 595 1980 623 1991 590
Jaro Loĝantoj 2001 621 2014 588 2016 589 2017 577 2018 578 2019 585
Jaro Loĝantoj 2020 586 2021 584 2022 593 2023 611
Preĝejo de sankta Mikolao
La vilaĝo situas sur limoj de naturparkoj Horní Berounka kaj Rohatiny , 2 km sude de la vilaĝo enfluiĝas rivero Střela ĝis Berounka . Kozojedy najbaras norde kun vilaĝo Brodeslavy , nordoriente kun mastruma korto Rohy kaj vilaĝo Bohy , sude malantaŭ la rivero kun Liblín , sudokcidente kun Borek kaj nordokcidente kun Lednice .
Kozojedy
Kozojedy
Kozojedy
Naturmemorindaĵo Digo de diablo
Kunfluejo de Střela kaj Berounka
Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito
Partoj de municipo Kozojedy (5)