Sušice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sušice (apartigilo)


Sušice
germane: Schüttenhofen
urbo
GuentherZ 2007-09-24 1193 Susice Museum.jpg
Muzeo en Sušice
Sušice znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Sušice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Konstruaĵoj Preĝejo de sankta Venceslao, Muzeo de Šumava
Rivero Otava
Situo Sušice
 - alteco 472 m s. m.
 - koordinatoj 49°13′52″N 13°31′13″E  /  49.23111°N, 13.52028°O / 49.23111; 13.52028 (Sušice)
Areo 45,63 km² (4 563 ha)
Loĝantaro 11 591 (02.10.2006)
Denseco 254,02 loĝ./km²
Monto Svatobor
Nacia parko Nacia Parko Šumava
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 339 01 ĝis 342 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 557153
Katastraj teritorioj 12
Partoj de urbo 16
Bazaj sidejunuoj 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sušice
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/susice
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Sušice (legu Suŝice - signifas sekejo) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, surborde de la rivero Otava, en distrikto Klatovy. La municipo famiĝinta precipe pro alumetproduktado, kultura kaj ekonomia centro de la suda parto de la distrikto kaj elirpunkto al la centra parto de la nacia parko Šumava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abrupta rokoriĉa deklivego el monteto Sedlo estis parto de kelta fortikaĵaro sur la monto

La teritorio de urbo Sušice estis laŭ arkeologiaj trovaĵoj priloĝita en pli malfrua ŝtonepoko. Pluaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas en pli malfruan bronzepokon, el tiu ĉi periodo devenas bronza pinto de lanco trovita en placo de Sušice. El latena epoko devenas trovaĵoj de keltaj oraj moneroj kaj el la 11-a jarcento estas slava osta tombloko, malkovrita ĉe montpiedo de Svatobor.

Urbo Sušice estis origine praepoka orfosista vilaĝo apud komerca vojo ĝis Bavario. Ties nomo signifas sekan lokon meze de akvaj fluoj de Otava kaj Roušarka. La vilaĝo estis fondita evidente ĉirkaŭ la jaro 790. La unuaj skribmencioj devenas nur el la jaro 1233. En la 12-a jarcento la tuta ĉirkaŭaĵo de Sušice apartenis al bavariaj grafoj el Bogen. La ĉeĥa reganto Přemysl Otakar la 2-a verŝajne jam ĉirkaŭ la jaro 1257 armee okupis la tutan regionon de Sušice kaj iam post la jaro 1260 li komencis konstrui reĝan urbon, kiu estis fariĝonta apogejo en tiu ĉi regiono. Tiu ĉi periodo de la evoluo de la urbo estis finigita per inĝenia fortikigo kun duobla zono de remparoj kaj kun 3 pordegoj dum regado de Johano de Luksemburgio.

Fonto de riĉeco de suŝicaj urbanoj estis orfosejoj kaj komerco kun Bavario, kiu estis ebligita per avantaĝa situo de Sušice sur komerca Ora pado, tra kiu oni importis precipe salon.

Dum husmovado Sušice staris sur flanko de tabora urba frataro. Granda ekonomia kresko okazis en la 16-a jarcento, kiam civitanoj el Sušice komercis kun najbara Bavario kun salo, greno kaj malto. Okazis grandaj alikonstruoj de domoj kaj fine de la jarcento estis konstruita sur la placo ankaŭ nova renesanca urbodomo. Sed ties renesanca aspekto estis neniigita per incendio en la jaro 1707. El tiu tempo devenas ankaŭ konstruaĵo de nuna muzeo kun grandega atika ŝildo.

En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la urbo suferis pro militoj, incendioj kaj kontraŭreformo, kiun estis helponta kapuĉula monaĥejo en la urbo kaj pilgrima kapelo sur monteto Stráž super la urbo.

En la 19-a jarcento okazas periodo de nova ekkresko. En 1839 Vojtěch Scheinost komencis en al urbo fabrikadon de fosforaj alumetoj kaj ĝuste tiuĉi fabrikado famigis la urbon tra la tuta mondo. Se komence de la 19-a jarcento la urbo havis pli ol 3 mil loĝantojn, komence de la 20-a jarcento ĉi tie vivis 6500 loĝantojn. Ekde la jaro 2008 en Sušice ne plu okazas la fabrikado de alumetoj en entrepreno Solo, kaj la perdo de laborpostenoj signife trafis la urban loĝantaron.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo ĉe la Placo de Libereco
Belvedera turo en Svatobor
  • Muzeo de Šumava en la domo Voprchovský sur la ĉefplaco - unike konservita gotika domo kun altvalora renesanca ŝildo el 1600 (vidu esperantlingvan paĝaron de la muzeo)
  • urbodomo kun renesanca portalo - konstruita post incendio en 1707, kaj adaptita en 1850 kaj 1898
  • ĉefdekana preĝejo de Sankta Venceslao el la duono de la 14-a jarcento, pseŭdogotike rekonstruita en 1884 - 1885
  • gotika tombeja preĝejo de Virgulino Maria, kun tn. kapelo de Kabátov kun steleca volvo; rekonstruita kaj la turo aldonita en 1581
  • preĝejo de Sankta Felikso kaj kapucena monaĥejo el 1674
  • pilgrimkapelo de Anĝelo la Gardisto sur la monteto Stráž el 1682 - 1683
  • valora juda tombejo el 1626
  • arbarkovrita monteto Svatobor, 845 m s.m. kun 26 m alta belvida turo

Ĉirkauaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Rabí - la plej ampleksa burgruino en la tuta Bohemio
  • burgo kaj kastelo Velhartice - konstrukomplekso kun eŭrope unika mezepoka ponto
  • Prácheň - burgruino de la iama centro de la samnoma regiono
  • Prášily - unika montara vilaĝo kaj elirpunkto al promenoj tra Šumava

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bartošová, Jana: Zmizelé Čechy - Sušice. Praha, PASEKA, 2007. 152 p. ISBN 978-80-7185-842-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]