Alumeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brulanta alumeto
Ekbrulo de alumeto
Alumetoj

Alumetoj estas stangetoj el brulema materialo kun ekstremaĵo el substanco facile flamigebla per froto. Ili servas por fari fajron.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

John Walker estis kemiisto el Stock-on-Tees en Anglio. En la jaro 1826 li tute hazarde inventis alumeton. Li laboris en sia laboratorio miksante per stangeto ĥemian miksaĵon de kalio kaj antimono. Poste li ekfrotis per la stangeto je ŝtona planko, por ke li seniĝu de bulo, kiu kreiĝis sur ties ekstremaĵo. Subite ekflagris flamo. Walker tiun ĉi interesaĵon montris al ĉiu, sed li ne igis patenti ĝin.

Samuel Jones vidis ĝin kaj tuj li komencis labori en komerca eluzo de tiu ĉi novaĵo. Kaj do jam unu jaro post tiu ĉi evento oni vendis la unuajn alumetojn. Iliaj ekstremaĵoj konsistis el miksaĵo de kalioklorido, antimona sulfurido, gumo kaj amelo. Ili estis pakumitaj po cent en unu skatoleto (devene el kartono, pli malfrue el maldikaj lignolameloj) kaj ilia nomo estis Lucifers. Ilia uzado estis tiel facila, ke ili ne nur definitive elpuŝis fajrerŝtonojn, sed ili subtenis eĉ disvastigon de fumado. Sed ĉi tie estis problemo: la alumetoj forte odoraĉis kaj dum flagrado ili eksplodetis kvazaŭ malgranda artfajraĵo. Pro tiuj kaŭzoj la skatoletoj devis esti markitaj per averto, ke la alumetoj damaĝas al la sano…

En la jaro 1830 do franca kemiisto Charles Sauria ŝanĝis kemian konsiston de alumeto: tie aperis blanka fosforo. La malbonodoro ja estis forigita, sed iel oni „forgesis“, ke ĝuste la blanka fosforo estas morte danĝera. En unu skatoleto estis sufiĉa kvanto da ĝi por mortigi homon. Pluraj ekkonis tion je sia sano, sinmortigintoj eluzis tion perfekte.

Sekurecalumetoj[redakti | redakti fonton]

Sekurecalumetojn inventis svedo Johan Lundström en la jaro 1855. Ili ekflagros nur pro ekfroto je aparta surfaco, ĉar unu kemiaĵo bezonata por ekbrulo estas en la ekstremaĵo, la alia en la frotaĵo. Oni komencis fabriki la sekurecalumetojn ankoraŭ la saman jaron kiel en Svedio, tiel same en Anglio. Lau Bildvortaro de Eichholz (1988, p. 105) la ekstremaĵo estas nomata sulfuraĵo.

Pakumadon en aspekto de malgranda libreto – do iaj kartonaj tabuletoj tenantaj vicon da alumetoj – elpensis usonano Joshua Pusey en la jaro 1892 kaj unuafoje ĝi aperis en merkato en la jaro 1896.

Alumetoj hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭaj alumetoj estas kreataj el maldikaj stangetoj (el piceo, tremolo, poplo) aŭ per kartonaj (recikligeblaj) stangetoj impregnitaj per parafino kaj provizitaj per la t.n. ekstremaĵo el miksaĵo de oksigenigaĵo, ligiloj kaj plenigaĵoj. Oni ekflagras ilin per ekfroto de la ekstremaĵo je muro de skatoleto, ŝmirita per miksaĵo de ruĝa (nevenena) fosforo, muelita vitro, plenigaĵoj kaj gluo.

Alumetoj kaj reklamo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe alumet-skatoletoj estas abunde uzataj kiel portilo por ĉiuspeca reklamo.

Specoj de alumetoj[redakti | redakti fonton]

  • por fumantoj
  • por hejmoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]