Sankta Venceslao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Venceslao


Sankta Venceslao (statuo en Olomouc)

Sankta Venceslao (naskiĝis en 903, 908 aŭ 910, verŝajne en Stará Boleslav, laŭ aliaj en Stochov, tamen certa estas nenio; mortis la 28-an de septembro 929 aŭ 935 en Stará Boleslav) estis la unua el kvar Venceslaoj (ĉeĥe Václav) el la dinastio de Přemyslidoj (regantoj de Bohemio). Li fariĝis la nacia sanktulo de Bohemio kaj Ĉeĥio.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Venceslao la Sankta kaj lia avino Ludmila la Sankta en preĝejo de s. Cirilo kaj Metodo en Olomouc. Sur la ŝildo estas videbla aglino kiel armorio de Přemyslidoj.

Li estis filo de Vratislav la 1-a kaj Drahomira,princa filino de Havolanoj (ĉeelbaj slavoj). Liaj pragepatroj estis la unua historie certa Přemyslido Bořivoj la 1-a kaj lia edzino Ludmila.

Kia estis historia princo Venceslao?[redakti | redakti fonton]

Krom la verko de la saksa kronikisto Widukind el Corvey la historiistoj ĉerpas siajn konojn pri princo Venceslao el multnombraj legendoj. Laŭ ili Venceslao estis rilate al sia epoko nekutime klera. Laŭdire li estis instruata de slavaj pastroj (Paŭlo, Učen) kaj de la avino Lidia pri la latina kaj la greka lingvoj. Tiu ĉi aserto, kompare kun plejparto de neskribokapablaj eŭropaj regantoj, ŝajnas ne tro fidinda. Estas versimile, ke la legendistoj, monaĥoj, ekipis la princon per ecoj, postulataj de sanktulo. Ilian bildon de monaĥo sur trono iuj nuntempaj historiistoj konsideras vere misa.

Kiam lia patro mortis la 13-an de februaro 921, li ankoraŭ ne estis plenaĝa. La regadon transprenis lia patrino Drahomira, laŭlegende paganino, sed lian edukadon avino Lidia jam kristana. La du virinoj interkverelis, kaj Ludmilo estis murdita la 16-an de septembro 921. Drahomira forpelis la bavarajn misiistojn.

Ĉirkaŭ la jaro 925 Venceslao ekregis. Pri lia regado ni ne scias multon. Li pligrandigis sian princlandon al orienta Bohemio per konstruo de fortikaĵoj kaj preĝejoj. Laŭ lia ordono estis konstruita preĝejo de sankta Vito en la Praga burgo.

Li versimile edziĝis, sed lia edzino ne naskis filon (ŝi estis aŭ senfrukta, aŭ naskis nur filinojn). Laŭlegendan filon Zbraslav li povis naskigi kun ia litkunulino. Komence de la fakta regado li subigis al si la princon el fortikaĵo Kouřim, de legendoj menciatan kiel Radslav.

Rilato al la orientfranka regno[redakti | redakti fonton]

statuo de Venceslao la Sankta sur kolono de la Plej Sankta Triopo en Olomouc.

La grava problemo de la regado de Venceslao iĝis la rilato al la orientfranka regno, pli bone dirite al tio, kio restis el ĝi tiutempe, antaŭ ĉio tribaj duklandoj Bavario kaj Saksujo. La rilato estis la rezulto ne nur de lia regado, sed ankaŭ de longdaŭra evoluo en la regiono.

En la jaro 895 agnoskis „ĉeĥaj princoj“ dependon al la orientfranka regno, kies lokon poste okupis Bavario, regata de duko Arnulf el gento Liutpoldidoj. La ĉeĥa princlando do orientiĝis dum la regado de la princoj Spytihněv la 1-a kaj Vratislav la 1-a al la bavariaj regantoj, kiuj estis rigardataj apogo unue kontraŭ grandmoravia regno, poste antaŭ ĉio kontraŭ Saksujo. La saksaj dukoj ekspansiis orienten kontraŭ la ĉeelbaj slavoj (jam komence de la 10-a jarcento ili rapide venkis luzaciajn sorabojn), do ili prezentis gravan danĝeron por Bohemio. La situacio en la regno komencis ŝanĝiĝi, post kiam formortis la dinastio de Karlidoj. En la jaro 919 saksa duko Henriko la 1-a, "la Birdisto" estis elektita orientfranka reĝo kaj baldaŭ atingis agnoskon ankaŭ de la aliaj dukoj inkluzive de Arnulf la Bavaria. Tiu ricevis vicon da privilegioj. En la jaro 928 la packontrakto kun hungaroj proksimigis ambaŭ dukojn. Aperis demando, kiel plu evoluos la rilato de la ĉeĥa princlando al la regno. Princo Venceslao certe ne intencis la amikajn rilatojn al Bavario transporti al Saksujo. La restintaj ligoj de la princlando al la regno liberiĝis kaj Bohemio fariĝis memstara. Tion tamen Henriko kaj Arnulfo ne intencis koncedi.

En la jaro 929 ekatakis la saksa kaj la bavaria armeoj de nordo kaj sudokcidento Bohemion. La atako estis ne atendita, do la armeoj penetris sen problemoj eĉ al Prago. Venceslao ne deziris la landon detruita kaj prirabita kaj preferis subiĝi. La rezulto estis pago de tiam kutima tributo, kiel kelkajn jarojn poste rimarkis la saksa kronikisto Widukind el Corvey. Laŭ historiisto Palacký temis pri ĉiujara pago de 5 cent talentoj da arĝento kaj 120 oksoj. Tiu pago, pri kiu mencias neniu el tiutempaj kronikistoj, sed nur Kosmas, estis ne regule sendata en Bavarion dum regado de Karolo la Granda kaj Lodoviko la Piulo (proks. 806 – 840) kaj ŝajne renoviĝis en la j. 895. Nun la pago devus esti transdonata al Saksujo kaj denove eble temis pri bovaro, oro, arĝento k.a. Ĝi ne estis pagenda nur de la regiono regata de Přemyslidoj en la meza Bohemio, sed de la tuta lando, kies reprezentanto estis Venceslao rigardata en la regno (kvankam ekzistis ankoraŭ pluaj „princoj de ĉeĥoj“). Temis do eble pri renovigo de la tributo pagenda jam ekde la jaro 806.

Widukind ankaŭ mencias, ke princo Venceslao „faris sin subulo“ al la reĝo Henriko. La pli malnova historiografio tial deduktis, ke Venceslao faris sin subulo al la regno kaj poste ekis malrapida integrado de la ĉeĥa ŝtato en la regnan kadron. Historiisto Václav (Venceslao) Novotný eĉ erare opiniis, ke temis pri akcepto de feŭda dependo (tiukaze tamen orientfranka reĝo devus konfirmi ĉeĥajn regantojn post ilia surtronigo, kio dum la 10-a jarcento neniam okazis). Fakte temis versimile pri nur persona rilato, analogio de rilato de Henriko la Birdisto al la ceteraj dukoj en la regno, siaspecan aliancon (oni ne povas kompreni la vorton nunepoke), kie unu el la aliancanoj pli alte rangis ol la dua. Tion esprimis ĉikaze la pago de la tributo, kiu estis fakte tributo por paco. Venceslao persone povis dank´ al tio ekkonstrui la propran politikon, celantan firmigi la postenon kaj hejme kaj eksterlande. Henrika agnosko de Venceslao grava politika partnero estis por tio nepre necesa.

Grava parto de la Venceslaa regado estis eklezia demando. Venceslao povis post la firmigo de la rilato kun Henriko postuli donacon de relikvo de sankta Vito (por tiu ĉi relikvo Venceslao konstruigis en Praga burgo rotondon de sankta Vito). La alianco de la ĉeĥa princlando kaj Saksujo estis tre nestabila, same kiel nestabilaj kaj nepretaj estis ambaŭ ŝtatformoj.

Interpretado de la morto de Venceslao[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendoj Venceslao la Sankta subtenis kristaniĝon kaj kverelis kun nekristanaj parencoj. Pro tio kaj pro la subiĝo al germana regnestro Henriko la 1-a lin murdis lia frato Boleslao la 1-a. Li do mortis pro sia kredo.

Ne estas duboj pri tio, ke inter princo Venceslao kaj lia malpli aĝa frato Boleslav sparkis konfliktoj. Ekzistas tamen diversaj opinioj, ĉu temis pri demandoj religiaj aŭ ne. Tre versimile ankaŭ Boleslav estis kristano. Ofta interpretado apogas sin pri konsekvencema politiko de princo Venceslao en la procedo de kristanigo de sia lando. Tiuj cirkonstancoj povis kaŭzi kontraŭreagon ĉe parto de ĉeĥaj eminentuloj, rifuzantaj inklinon for de la ĝisnuna pli malpli pagana sociobazo. Alia interpretado rigardas, sen mencio pri religiaj demandoj, la internan sistemon de la ŝtato kaj parte ankaŭ la Venceslaan rilaton al Saksujo. Komparante la regadon de princoj Venceslao kaj Boleslav oni povas diversigi du konceptojn. Venceslao, venkinte iun ceteran ĉeĥan princon, ne absorbis lian regionon kaj kontentiĝis pri lia formala subula promeso , kiu ofte post foriro de princa bataltaĉmento ne estis plenumata. Boleslav deziris firme priregi la tutan Bohemion, la ceterajn princojn senpovigi kaj starigi ĉie siajn administrantojn, kiuj prenus de la loĝantaro impostojn. Por tiu ĉi mono poste eblus starigi armeon kaj neniigi la dependon al Saksujo. Ĉion ĉi realigis Boleslav regante.

Senescepte ĉiuj legendoj (sed kun ne tute certa motivo) mencias, ke la 28.a-n de septembro 935 (pli probable ol 929) en Stará Boleslav okazis insida murdo de Venceslao, planita de Boleslav, apogata de „ĉeĥaj eminentuloj“. Same estis murditaj anoj de lia taĉmento. Ekzistas opinioj, ke povis okazi nur malfeliĉa hazardo, tragedia miskompreno, ne pri kulmino de interfrata batalo por povakiro.

Unu el eblaj interpretadoj povas aspekti tiel: Tiun matenon la 28.-an de septembro survoje en preĝejon Venceslao renkontis sian fraton. Laŭ la teorio, subtenanta de historiisto D. Třeštík, ia altrangula fiero, montrita de la reganta princo dum lia alparolo, kolerigis Boleslav-on. Li enmanigis glavon kaj ekatakis al Venceslao. Li tamen senarmiligis kaj surterigis lin. Boleslav vokis pri helpo kaj alkuris liaj servuloj. Ili ekvidis, ke Venceslao staras super Boleslav kun glavo enmane. Ili do rapidis helpi sian ĉefon kaj la regantan princon, ne kapablan kaŝi sin en preĝejo, kien li estis fuĝanta, mortigis. Subtenantoj de tiu ĉi teorio emfazas, ke ne estus racie de Boleslav celi Venceslaon murdi mem kaj almemoras, ke liaj batalantoj unue sin kaŝis. Ĉiukaze, la morto de Venceslao, aŭ ĝi estis rezulto de hazardo aŭ intenco, signifis ŝancon por Boleslav realigi proprajn intencojn. Tiuj estis iam erare komprenitaj „slavaj“ kaj eĉ „naciaj“ kontraste al laŭdira Venceslaa subulemo.

Venceslaa simbolo[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la morto de Venceslao ekis kulto pri li.Venceslao la Sankta estas unu el la plej ŝatataj ĉeĥas sanktuloj, patrono de la ĉeĥa lando, martiro, persono, kies tradicio ludis tre gravan rolon en emancipo de la ĉeĥa ŝtato kaj přemyslida dinastio kadre de la kristana Eŭropo. La ŝato de Venceslao fontas ankaŭ en la longa eklezia tradicio, pli poste ĝi estis fortigita por bezono de nacia regenero. La kulto, subtenanta fine eĉ de Boleslavo mem, grave ekmontriĝis ekde la dua duono de la 11.-a jarcento. La emfazataj ecoj estas: pia kaj bonmora vivo, fervoremo por honoro kaj famo de Dio, zorgo pri disvastigo de kristana kredo en la tuta nacio, konstruado de pluraj preĝejoj, ofta ĉeesto dum diservoj, ĉiuspecaj agoj miserikordaj kaj amplenaj. Venceslao estimis sian patrinon, zorgis pri malriĉuloj, malsanuloj kaj orfoj, donadis tranoktadon al vagantoj kaj eksterlandanoj, ne koncedis iu ajn maljuston, estis persone sentima, brava ĉevalrajdanto. Ĉio ĉi laŭtradicie okazis dum la etapo inter lia 18. kaj 22., resp. 28. jaroj de lia vivo ĝis lia morto.

Ekde la 11-a jarcento li estas konsiderata patrono de Bohemio kaj simbolo de ĝia sendependeco. Lin honoris kaj honoras kaj bohemaj kaj germanaj kristanoj.

Adorado[redakti | redakti fonton]

Venceslaa rajdstatuo de Josef Václav Myslbek sur Venceslaa placo en Prago

Post la translacio de lia korpo, kiu tiutempe egalis al hodiaŭa papa kanonizo, ekestis la unua, nekonservita legendo. Slavistoj konsideras ĝin La Unua malnovslava legendo kaj kongrue kun posta praga tradicio ligas la translacion kun tria jaro post la morto de Venceslao. Kelkaj pli junaj historiistoj (D. Třeštík) male cerbumas pri latina legendo kaj pri malvasta konekso inter tiu ago kaj peno fondi pragan episkopejon dum duono de la sesdekaj jaroj.

Antaŭ la jaro 976 estis certe en medio de Regensburg skribita alia legendo, latina Crescende fide christiana kaj iom poste, fine de la 10.-a jarcento ŝajne ekestis Legendo de tiel nomata Kristián (antaŭe ĝi estis konsiderata falsaĵo el 12.-a – 14.-a jarcento), kio signifas, ke honorado de Venceslao la Sankta disvastiĝis jam dum la 10.-a jarcento. Dank´ al malnovslavaj legendoj lia kulto disvastiĝis ankaŭ en Ruslando, kion pruvas tieaj manuskriptoj de La Unua malnovslava legendo. La enregnan honoron denove pruvas tiel Legendo de Gumpold, skribita ĉirkaŭ la jaro 980 laŭ la ordono de imperiestro Otto la 2-a, kiel ankaŭ disvastiĝo de legendaj manuskriptoj, ĉeesto de relikvoj en regnaj preĝejoj kaj diversaj mencioj pri sankta Prago en tiutempaj fontoj.

kripto de Venceslao la Sankta


Parto de la ostaro estas lokita en Praga burgo, en katedralo de sankta Vito. La kranio iam estas montrata dum solenaj okazoj. Laŭ la ordono de imperiestro Karolo la 4-a ĝi devus porti, krom la surtroniga ceremonio, la Venceslaan kronon, kiun Karolo simbole donacis al la ĉeĥa sanktulo. La reĝo aliĝis tiel al siaj přemyslidaj antaŭuloj, kiuj jam fine de la 10-a jarcento komprenis Venceslaon patrono de la gento kaj la ĉeĥa lando. Ekde la fino de la 11-a jarcento oni konsideris lin eterna princo de la ĉeĥa lando.

Sankta-Venceslaa ciklo estis bildita en Granda turo de burgo Karlštejn sur la muroj de la ŝtuparo al Kapelo de Sankta Kruco. El la epoko de Karolo devenas ankaŭ vota bildo de la dua praga ĉefepiskopo Jan Očko el Vlašim, montranta patronojn de la ĉeĥa lando kaj Venceslaon en eminenta pozicio. Konata estas la Venceslaa rajdstatuo de Venceslao la Sankta sur Venceslaa placo en Prago, kies maso staras nur sur du punktoj – la antaŭa maldekstra kaj la malantaŭa dekstra ĉevalkruroj. Venceslao estas la simbolo de la ĉeĥa ŝtateco kaj la patrono de la ĉeĥa lando. Sur la piedestalo estas skribite: Sankta Venceslao, duko de la ĉeĥa lando, gardu, ke pereu nek ni nek la estontaj.

Kripligita formo de „sankta-venceslaa orientigo“ estis misuzita dum la epoko de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Sankta-venceslaa aglino estis tiam la plej alta protektorata ordeno. La Myslbek-a rajdstatuo de Venceslao la Sankta sur la Venceslaa placo aperas sur nuntempa dudekkrona ĉeĥa monero.

La Venceslaa kasko[redakti | redakti fonton]

La pli malnova nazŝirmilo estis alfiksita nur aldone. Fakte ĝi rompus la ŝirmatan nazon. Ĝi devenas el malnova vikinga kasko, regis la konvinko, ke sur ĝi videblas krucumitan Kriston. Tamen verŝajne temas pri bildo de skandinava dio Odin en fabla arbo Yggdrasil.

La mirakloj[redakti | redakti fonton]

Unu el la meciataj mirakloj estas vizio de kontraŭstarema princo Radslav el Kouřim, kiu laŭdire ekvidis sur la frunto de Venceslao la Sankta brilanta signo de kruco, tial li agnoskis sin venkita. Ankaŭ orientfranka reĝo Henriko la Birdisto laŭlegende ekvidis Venceslaon eniranta en ĉambron akompanate de du anĝeloj kaj kun brilanta kruco sur la frunto. Kvankam tiumomente li koleris je la ĉeĥa princo, ĉar li malfruiĝis al komenco de la kortega kunveno, kaj ordnoninte al la ceteraj princoj, ke neniu liberigu al Venceslao sidlokon, mem li stariĝis kaj proponis al Venceslao la propran sidlokon.

Venceslaa ĥoralo[redakti | redakti fonton]

La Sankta-Venceslaa ĥoralo estas ĉeĥa eklezia himno, kies radikoj atingas eble eĉ la 12-an jarcenton. Devene ĝi enhavis tri kvinversajn strofojn de simplaj, amatoraj rimoj, finitajn per refreno „Kyrie eleison“. La enhavo estas simpla preĝo al Venceslao la Sankta, la duko kaj patrono de la ĉeĥa lando, ke li propetu ĉe Dio por sia nacio, helpu al ĝi kaj certigu la savon.

Konfliktoj kaj malklaraĵoj[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo de Venceslao la Sankta ekzistas preskaŭ nenia fidinda pruvo. Certas lia nek naskiĝdato nek la dato de lia morto. Oni dubas pri kaŭzoj por lia murdo, diferenca politika opinio de lia frato Boleslav kaj aperis eĉ ideo, ke Boleslav havis neniun fraton, ĉar ambaŭ nomoj signifas la samon (pli multe da famo).


Antaŭe: Reganto de Bohemio Poste:
Vratislav la 1-a  ?-935 Boleslao la 1-a